Matica slovenská

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Matica slovenska)
Matica slovenská
organizaĵo
Komenco 1863 vd
Geografia situo 49° 4′ 7″ N, 18° 55′ 18″ O (mapo)49.068518.9216Koordinatoj: 49° 4′ 7″ N, 18° 55′ 18″ O (mapo)
Lando(j) Slovakio vd
Sidejo Martin
Matica slovenská (Slovakio)
Matica slovenská (Slovakio)
DEC
Matica slovenská
Matica slovenská
Map
Matica slovenská
Retejo Oficiala retejo
vdr
Unua sidejo de Matica.
Kovrilo de la unua regularo de Matica.

Matica slovenská (en Esperanto pli-malpli "Slovaka Fondaĵo") estas la Nacia Kultura Instituto de Slovakio. Ĝia sidejo estas la urbo Martin. La fondaĵo financiĝas plejparte el privataj donacoj.

La fondaĵo Matica ekestis dum la jaro 1863 kiel simbolo de la slovaka nacia kultura konscio sub hungara regado. La fonda statuto estis aprobita la 21an de aŭgusto 1862 fare de la aŭstra-hungara imperiestro Francisko Jozefo la 1-a. Unua prezidanto iĝis la katolika episkopo Štefan Moyzes, vicprezidanto la protestanto Karol Kuzmány. Dum 1875 la hungara registaro fermis la fondaĵon kaj konfiskis la kapitalon, kolektitan de donacoj de la imperiestro samkiel de multaj slovakaj privatuloj. Post la ekesto de la ŝtato Ĉeĥoslovakio ĝi nove fondiĝis dum la jaro 1919 kaj ĝis la ekesto de Slovaka Akademio de Sciencoj dum la jaro 1942 plenumis la taskojn de nacia Akademio de Sciencoj: interalie ĝi reguligis la slovakan lingvon. Post ekrego de komunisma reĝimo en Ĉeĥoslovakio dum 1948 la taskoj de la fondaĵo Matica estis forte reduktitaj, tiel ke ĝi restis nur iuspeca asocio kaj biblioteko por flegado de la slovaka lingvo. Post la "velura revolucio" de 1989 la taskaro nur parte estis re-ampleksigita.

Ĉefa celo de la fondaĵo daŭre estas la flegado de la slovaka kulturo.

Al la nacia fondaĵo Matica slovenská apartenas inter alie

  • Slovaka Nacia Biblioteko
  • Slovaka Literatura Instituto kaj
  • Slovaka Historia Instituto

Ligoj[redakti | redakti fonton]