Matilda (Anglio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Matilda
reĝino de Anglio
Empress matilda.jpg
Tempo de regado 1141
Titoloj imperiestrino de la Sankta Romia Imperio, grafino de Anĵuo kaj Maine, reĝino de Anglio kaj dukino de Normandio
Naskiĝo 7-an de februaro 1102
en Westminster
Morto 10-an de septembro 1167
en Rouen
Antaŭulo Stefano
Sekvanto Stefano
Edzoj Henriko la 5-a de la Sankta Romia Imperio
Gotfredo Plantaĝeneto
Dinastio Domo de Normandio
Patro Henriko la 1-a
Patrino Matilda de Skotlando
v  d  r
Information icon.svg

Matilda de Anglio, aŭ Imperiestrino Matilda, angle Empress Maud [mo:d], (naskiĝis la 7-an de februaro 1102 en Westminster; mortis la 10-an de septembro 1167 en Rouen) estis la filino kaj heredanto de reĝo Henriko la 1-a de Anglio kaj Matilda de Skotlando. Ŝi estis (pro edziniĝo) imperiestrino de la Sankta Romia Imperio, kaj pli poste (ankaŭ pro edziniĝo) grafino de Anĵuo kaj Maine, kaj mallongtempe ankaŭ (proprarajte, ne pro edziniĝo) reĝino de Anglio kaj dukino de Normandio.

En 1114 ŝi edziniĝis en Majenco kun imperiestro Henriko la 5-a de la Sankta Romia Imperio, sed jam en 1125 fariĝis vidvino kaj ne havis infanojn. En 1128 ŝi edziniĝis kun Gotfredo Plantaĝeneto (1113-1151). Post la morto de ŝia patro Henriko la 1-a en 1135, ŝia kuzo Stefano de Blojso pretendis la anglan tronon anstataŭ la rajta heredanto Matilda, kio rezultigis internan militon en Anglio inter Stefano kaj Matilda. Dum tiu milito Matilda regis en 1141 dum kelkaj monatoj sur la angla trono antaŭ ol ree perdi ĝin al Stefano. Ŝia filo Henriko poste fariĝis reĝo de Anglio.

Edzoj kaj idoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]