Matilda (dukino de Saksio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kronado de Matilda kaj Henriko la Leono, laŭ bildo sur ilia tombo
Figuraĵo de Matilda sur ŝia tombo

Matilda (n. 1156, m. la 13-an de julio 1189) estis la dua edzino de Henriko la Leono, duko de Saksio kaj Bavario.

Matilda estis la plej aĝa filino de Henriko la 2-a (Anglio) kaj Eleonoro de Akvitanio.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

En 1165 Rainald de Dassel, ĉefepiskopo de Kolonjo, venis al la kortego ĉe Rouen de ŝi patro por diskuti eblan edzigon de Matilda al filo de Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio). Tamen sekvis malfacilaĵoj. Roberto de Beaumont (2-a grafo de Leicester) rifuzis saluti Rainald, asertante ke la ĉefepiskopo estas skismulo kaj subtenanto de la Kontraŭpapo. La diskutoj sensukcese finiĝis, kaj en septembro 1167 Matilda eliris de Anglio al Germanio por edziĝi al Henriko la Leono. La edziĝo okazis la 1-an de februaro 1168 ĉe la katedralo de Minden.

Dukino de Saksio[redakti | redakti fonton]

Henriko la Leono estis tiam inter la plej potencaj aliancanoj de Frederiko la 1-a. Dum li forestis en la Sankta Lando de 1173 al 1174, Matilda regis liajn vastajn posedaĵojn. Tamen en 1174, ne longe post sia reveno al Germanio, Henriko la Leono rifuzis helpi Fredrikon kiam tiu invadis Lombardujon. La kialo estis ke Henriko deziris sekurigi siajn orientajn landlimojn. La invado malsukcesis, kaj Frederiko kulpigis Henrikon. En 1180 tribunalo de episkopoj proskribis Henrikon kaj senigis lin de liaj landoj. Frederiko invadis Saksion. En 1182 Matilda fuĝis kun Henriko al la kortego en Normandio de sia patro. Tie la trobadoro Bertrand de Born verkis pri ŝi du poemojn en la tradicio de kortega amo. En 1185 Frederiko permesis Henrikon reveni en Saksion, sed plua ekzilo komenciĝis en 1188.

Matilda mortis unu semajnon post la forpaso de sia patro.

Infanoj[redakti | redakti fonton]

Matilda kaj Henriko la Leono havis almenaŭ ses gefilojn:

  • Matilda (1171-1210), kiu edziĝis al Ĝofredo la 3-a (grafo de Perche en norda Francio)
  • Richenza (1172-1204)
  • Henriko la 5-a (Palatinato) (1173-la 28-an de aprilo 1227)
  • Lothar (1174-la 16-an de oktobro 1190)
  • Otto la 4-a, sankta romia imperiestro (1175/6-la 19-an de majo 1218)
  • Vilhelmo de Winchester, duko de Lüneburg (la 11-an de aprilo 1184-la 12-an de decembro 1213)

Laŭ pluraj fontoj, ili havis tri pluajn gefilojn:

  • Eleonoro (n. 1178) kiu mortis infane
  • Ingibiorg (n. 1180) kiu mortis infane
  • mortnaskita filo (1182)