Matilda de Boulogne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Matilda de Boulogne

Matilda de Boulogne (n. ĉ. 1105, m. la 3-an de majo 1152) estis grafino de Boulogne kaj la edzino de reĝo Stefano de Anglio.

Ŝi naskiĝis en Boulogne kaj estis filino de Eŭstako la 3-a de Boulogne kaj Maria de Skotlando (filino de Malkolmo la 3-a kaj Sankta Margareta de Skotlando), kaj, tra sia patrino, devenis de anglosaksaj reĝoj de Anglio. Ŝi estis kuzino de imperiestrino Matilda, la malamiko de Stefano.

En 1125 ŝi edziĝis al Stefano de Blois, Grafo de Mortain kaj nepo de Vilhelmo la 1-a de Anglio. Ĉirkaŭ tiu jaro mortis ŝia patro, kaj ŝi kaj Stefano iĝis kunregantoj de la graflando de Boulogne. Henriko la 1-a donis al ili loĝejon en Londono. Antaŭ la morto de Henriko, Matilda naskis du infanojn, Baldueno kaj Matilda, sed verŝajne ambaŭ mortis infane.

En 1135 mortis Henriko la 1-a, kaj Stefano rapidis al Anglio por pretendi la anglan tronon, gajnante la subtenon de la plejparto de la anglaj nobeloj. Matilda gravedis, kaj sekvis sian edzon nur post la nasko de tria ido, Eŭstako la 4-a.

En 1139 komenciĝis longa enlanda milito en Anglio, inter Stefano kaj imperiestrino Matilda. Matilda de Boulogne forte subtenis sian edzon. Post la katastrofa Batalo de Lincoln (1141), kiam Stefano estis kaptita, ŝi kunigis armeon, sieĝis la imperiestrinon kiu mem sieĝis Henrikon de Blois, la fraton de Stefano, forpelis la imperiestrinon, kaj kaptis ŝian fraton Roberton.

Ŝi mortis pro febro en Kastelo Hedingham, Essex kaj entombiĝis en Abatejo Faversham, kiun ŝi kaj Stefano fondis en 1148.

Stefano kaj Matilda de Boulogne havis kvin infanojn:


Antaŭe: Grafo de Boulogne Poste: Blason Courtenay.svg
Eŭstako la 3-a 11251151 Eŭstako la 4-a