Matilda de Toskanio
El Vikipedio
Matilda de Toskanio, itale Matilde, latine Matilda aŭ Mathilda, (n. en 1046 - m. la 24-an de julio 1115), kromnomita la Gran Contessa ("la granda grafino"), estis itala nobelino kaj la ĉefa itala subtenantino de papo Gregorio la 7-a dum la investitura polemiko. Ŝi estis unu el la malmultaj mezepokaj virinoj, kiuj famiĝis pro militaj grandfaroj. Ŝi estis ankaŭ kromnomita "el Canossa", laŭ la malnova kastelo Canossa de siaj prapatroj.