Matilda la 1-a (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Matilda la 1-a (mortinta la 7-an de januaro de nekonata jaro) estis abatino de Abatinujo Essen en la 10-a jarcento. Matilda la 1-a eble estus abatino de 907 ĝis 910.[1] Ŝian mortotagon dokumentas la nekrologo de Essen. Frumodernepokaj abatinolistoj atribuas al ŝi parencecon al la Reĝino Matilda de Ringelheim. Ŝi estis posteulo de Vikburga kaj antaŭulo de Hatviga.

En 2011 aperis traktaĵo de Tobias Nüssel rifuzanta, ke Matilda mortinta la 7-an de januaro estus en la 10-a jarcento abatino de Essen. Lia argumento: Ŝia manko en ĉiuj aliaj memorigo-tradicioj de Essen.

Antaŭe:Abatino de Kolegiato EssenPoste:
Vikburga 907-910Hatviga

Fonto

  1. Alfred Pothmann: Die Äbtissinnen des Essner Stifts. En: Das Münster am Hellweg. 1987, p. 7.

Literaturo

  • Alfred Pothmann: Die Äbtissinnen des Essener Stifts. In: Münster am Hellweg. Mitteilungsblatt des Vereins für die Erhaltung des Essener Münsters. Essen 1987, S. 5–11.
  • Tobias Nüssel: Überlegungen zu den Essener Äbtissinnen zwischen Wicburg und Mathilde. En: Das Münster am Hellweg. 63, 2010, p. 7–31.