Matjaševci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matjaševci
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 164  (2020) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 51′ N, 16° 6′ O (mapo)46.84722216.095556Koordinatoj: 46° 51′ N, 16° 6′ O (mapo) [+]
Alto 271,2 m [+]
Areo 3,4 km² ( 340 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Matjaševci (Slovenio)
Matjaševci (Slovenio)
DEC
Matjaševci
Matjaševci
Situo de Matjaševci

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Matjaševci [+]
vdr

Matjaševci, hungare Szentmátyás estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Kuzma. En ambaŭ nomoj oni rekonas: Matiaso.

Panoramo de Matjaševci

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ la aŭstra landlimo, laŭ traira flankovojo. Ĉe la aŭstra flanko troviĝas Tauka.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1387 laŭ la tiama hungara ortografio Mathyasfalua. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1921 vivis en Matjaševci 254 slovenoj, 98 germanoj kaj 11 hungaroj. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Aŭstrio apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.