Matsudaira Kiyoyasu
MATSUDAIRA Kiyoyasu (japane: 松平清康; naskiĝis la 28-an de septembro 1511; mortis la 29-an de decembro 1535) estis la sepa estro de la Matsudaira-klano dum la Sengoku-epoko (16-a jarcento) en Japanio.
Kiyoyasu estis la avo de la famega unuiginto de Japanio, Tokugawa Ieyasu. Kiyoyasu rapide gajnis kontrolon de la tuta norda parto de la provinco Mikawa post kiam la Saigo-klano malvenkis post kvargeneracia batalado inter la du klanoj.
La Okazaki-kastelo estis konstruita kiel montrilo de la potenco de la Matsudaira-klano.
- Referencoj
The Samurai Sourcebook