Matt Hamill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matt Hamill
usona surda luktisto
usona surda luktisto
Persona informo
Naskonomo Matthew Stanley Hamill
Naskiĝo 5-a de oktobro 1976
en Cincinnati, Ohio, Usono
Ŝtataneco Usono
Alma mater Roĉestra Instituto de TeknologioUniversitato Purdue • Loveland High School
Okupo
Okupo amatora luktisto • miksbatalartisto
TTT
Retejo http://www.matthamill.com/
vdr

Matthew S. "The Hammer" HAMILL (naskiĝis la 5-an de oktobro 1976 en Cincinnati, Ohio, Usono) estas surda usona amatora luktisto kaj miksa batalarta batalisto. Li estas surda de naskiĝo kaj nun altas 188 cm.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en la Teknika Universitato de Rochester kaj diplomitiĝis kiel elektra inĝeniero. Komence de la 1990-aj jaroj li venkis en tri diversaj pezkategorioj la landan ĉampionecon de la universitatoj de la tria kategorio. (En tiu kategorio la studentoj ne ricevas stipendion.) Li estas krom tio dufoja surda monda ĉampiono, sed tiujn li ne kalkulas vere.

Post la universitato, li estis elĵeta homo (pordogardisto) en iu klubo. Iunokte usonaj basbalistoj kaŭzis tumulton kaj unu el ili atakis lin. Hamill neŭtraligis lin per unu movo kaj elkondukis lin dum aplaŭdo de la gastoj. Vidante la scenon, iu proponis al li provon en la freŝ-kreita Fina Batalarta Ĉampioneco (angle The Ultimate Fighter, UFC). Li venis inter 12 konkurantojn el 3000 por la televida elsendo. Li venkis la unuan ludon, sed suferis vundon kaj ne povis plu konkuri. Spite al tio, oni malkovris lian talenton.

Li ludis kvarfoje en miksa batalarto kaj trifoje venkis, dufoje per nokaŭto.

Li ankaŭ instruas la batalarton, luktadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]