Matthäus-Passion (Schütz)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia des Leidens und Sterbens unseres Herrn und Heiland Jesu Christi nach dem Evangelisten Matthäus
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro oratorio
vdr

La Matthäus-Passion (SWV 479), eo: Mateo-Pasiono, origina titolo: germane Historia des Leidens und Sterbens unseres Herrn und Heiland Jesu Christi nach dem Evangelisten Matthäus) estas religia ĥorverko de Heinrich Schütz. Schütz verkis ĝin en la jaro 1666, kiam li ankaŭ komponis la Johano-Pasionon. La verko staras en doria modalo sur la bazotono g. Kiel pasiono ĝi muzikigas la biblian pasionan tekston kaj prezentas ĉiĝenre fruan supron, laŭ la antaŭparolo de Kurt Gudewill por la kompleta eldono de la verkaro de Schütz: En la historioj de Heinrich Schütz la evoluo de la pasiono ekskluzive baziĝanta sur la biblia vorto kulminas; ekde tiam ĝi estis finfarita por longa tempo.

Muzikistaro[redakti | redakti fonton]

La ensemblo (Miksita ĥoro / SATB) estas, alie ol je la famaj pasionoj de Johann Sebastian Bach, nure kanta. Jenaj roloj aperas en la verko:[1]:

Rolo Voĉregistro Tekstekzemploj el la Matthäus-Passion de Heinrich Schütz
Kristo baso Nehmet, esset, das ist mein Leib!
Evangeliisto tenoro Da antwortete Judas, der ihn verriet
Judas alto Bin ichs, Rabbi?
Caiphas baso Antwortest du nichts zu dem, was diese wider dich zeugen?
Petro tenoro Ich kenne des Menschen nicht!
ancilla (servistino) I soprano "Und du, du warest auch mit dem Jesus aus Galiläa!"
ancilla II Sopran Dieser war auch mit Jesus aus Nazareth!
Pilato Tenor Bist du der Juden König?
edzino de Pilato Altus Habe du nichts zu schaffen mit diesem Gerechten.
Du fals-atestantoj tenoroj 1 kaj 2 kune Er hat gesaget: Ich kann den Tempel Gottes abbrechen ...

La ĥoro estas plejparte kvarvoĉe okupita per diskanto, alto, tenoro kaj baso. Kiam la altaj sacerdotoj staras en la malfono, Schütz transigas tamen al la pli malhela kantistaro aldo - tenoro - tenoro - baso. „Malhelajn“ scenojn li do efektoplene fortigas per pli malalte kaj malhele sona ĥorsono[2].

Prezentado kaj liturgia loko[redakti | redakti fonton]

Unua prezentado en 1666[redakti | redakti fonton]

La Matthäuspassion havis fiksan lokon en la diservo de la dresdena kastelopreĝejo. Ĝi do estis kreita por liturgia uzo. En Dresdeno oni ne rajtis – kiel ankaŭ en multaj aliaj lokoj – uzi dum la pasiona tempo muzikajn instrumentojn en la preĝejo[3]. Eĉ la ĝeneralbaso estas ekskluzivita je la Matthäuspassion de Schütz. La pasiono estis origine destinita por la dimanĉo Judica, la 5-a dimanĉo de la pasiona tempo.[4].

Apartaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiam Heinrich Schütz skribis la verkon en doria modalo sur g, forlasante per tio la tradician lidian modalon kiel pasiona tonalo, li rompas tradicion, kiun li ankoraŭ subtenis en sia Lukas-Passion.

Otto Brodde interpretis tion jene: "La evangeliisto Mateo prezentas Kriston kiel kreanton de la nova komunumo, eldiro fundamenta kaj pro tio por kristano ĝenerale valida. Por simboli tian fundamentan ĝeneralan validon, Schütz prenas la universalan tonalogrupon, kiu laŭ la skolo de Giovanni Gabrieli signece simbolas la mezon de ĉiuj eblaj afekcistatoj"[5].

Schütz aldonis al la pasiono krom la kutima titoldona enkonduko "Das Leiden uns'res Herren Jesus Christus, wie es beschreibet der heilige Evangeliste Matthäus" [la sufero de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kia ĝin priskribas la Sankta evangeliisto Mateo] finan ĥoraĵon daŭran proksimume du minutojn "Ehre sei dir Christe" [Glorata estu vi, Kristo].

Remalkovro[redakti | redakti fonton]

La verko estis ne plu prezentata dum pli ol 200 Jahre jaroj. Nur komence de la 1880-aj jaroj Friedrich Spitta laŭ instigo de Arnold Mendelssohn denove prezentis ĝin en Bonn. En la originala versio, do nur-kanta, oni unuafoje aŭdigis ĉi tiun pasionon en 1929 dum la dua Heinrich-Schütz-Festo je Celle[6].

Fonto[redakti | redakti fonton]

Kiel fonto validas skribad-arte plaĉa manskribaĵo de Johann Zacharias Grundig[7].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Matthäus-Passion laŭ la eldono de la kompleta verkaro: Heinrich Schütz, Neue Ausgabe sämtlicher Werke, vol. 2, eld. de Bruno Grusnick, Kassel 1957
  2. Otto Brodde, Heinrich Schütz. Weg und Werk, Kassel 1979, 2-a eldono, p. 266, ISBN 3-7618-0159-9
  3. Hans Eppstein, Heinrich Schütz, Neuhausen-Stutgarto 1975, p. 150, ISBN 3-7751-0190-X
  4. Einleitung von Kurt Gudewill in der Gesamtausgabe: Heinrich Schütz, Neue Ausgabe sämtlicher Werke, Bd. 2, hrsg. v. Bruno Grusnick, Kassel 1957, ohne Seitenzahl
  5. Otto Brodde, Heinrich Schütz. Weg und Werk, Kassel 1979, 2-a eld., p. 263; ankaŭ Siegfried Schmalzriedt, Heinrich Schütz und andere zeitgenössische Musiker in der Lehre Giovanni Gabrielis. Studien zu ihren Madrigalen, Doktortezo Tübingen 1969, Neuhausen, Stutgarto 1972, p. 81 f
  6. Antaŭparolo de Fritz Schmidt el 1929, presita en la Matthäus-Passion laŭ la eldono de la kompleta verkaro: Heinrich Schütz, Neue Ausgabe sämtlicher Werke, vol. 2, eld. de Bruno Grusnick, Kassel 1957, p. 107
  7. Antaŭparolo de Fritz Schmidt el 1929, presita en la Matthäus-Passion laŭ la eldono de la kompleta verkaro: Heinrich Schütz, Neue Ausgabe sämtlicher Werke, vol. 2, eld. de Bruno Grusnick, Kassel 1957, p. 107

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Spitta: Die Passionen nach den vier Evangelisten von Heinrich Schutz, 1886, Noveldono: Kessinger Publishing (2010), ISBN 978-1-168-86359-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]