Matthew Bellamy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Matthew James BELLAMY (naskiĝis en Kembriĝo la 9-an de junio 1978) estas la kantisto, gitaristo, pianisto kaj ĉefa verkisto de kantoj de la brita alternativa bando Muse. Bellamy ankaŭ estas konata pro sia talento ludi pianon, elektronikajn klavarojn kaj diversajn aliajn instrumentojn en multaj el la kantoj kiujn lia bando ludas.