Matthias Platzeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matthias Platzeck (2007)

Matthias PLATZECK [placek] (naskiĝinta la  29-an de decembro 1953(nun 1953-12-29) en Potsdam, do nun 70-jara) estas germana politikisto. Lia partio estas la Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD).

Ekde la 26-a de junio 2002 li estas ministroprezidanto de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. De la 15-a de novembro 2005 ĝis la 10-a de aprilo 2006 li krome estis nacia prezidanto de sia partio. Jam antaŭ la akcepto de la posteno de ministroprezidanto, li de 1990 ĝis 1998 estis ministro en du landaj registaroj de la antaŭa ministroprezidanto Manfred Stolpe - komence li estis membro de la partio Alianco '90/La Verduloj, poste estis senpartia kaj ekde 1995 membro de la socialdemokratia partio.

Antaŭe:Ministroprezidanto de BrandenburgioPoste:
Manfred Stolpe2002 – nun
Antaŭe:Partiestro de SPDPoste:
Franz Müntefering20052006Kurt Beck