Matty
El Vikipedio
Matty [matj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Siklós.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 17 km²
- Koordinatoj de tutmonda loktrova sistemo: 45.7962/18.2673
- Loĝantaro: 350
- Poŝtkodo: 7854
- Telefonprefikso: 72
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Dravo preterfluas 4 km-ojn, kiu estas ankaŭ la kroata landlimo. Siklós kaj Harkány troviĝas po 8, Beremend 17, Villány 21 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1221 laŭ tiama ortografio "Moch". Post la mezepoko la loĝantaro rifuĝis pro la turkoj al la proksima insulo. Inter 1918-1921 la serboj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, biblioteko, kulturdomo, poŝto, gastejo.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana preĝejo de 1784
- apudaĵo, apartenanta al Nacia parko Danubo-Dravo
- fiŝkaptista lago
- monumento pri falintoj dum la 2-a mondmilito de 1996
Fontoj [redakti]
- hungara Vikipedio
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- w.iranymagyarorszag.hu
- w.vendegvaro.hu
- w.gyaloglo.hu