Matjolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Matyóföld)
Matjoa virino

Matjolando (hungare Matyóföld) troviĝas sur la nordokcidenta parto de Granda Ebenaĵo, ĉe limo de departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Hungario. Komence, ekde la 19-a jarcento oni nomis matjooj loĝantojn de Mezőkövesd. Matjolando estas fama pri sia unika popolarto, sed pli poste oni algluis la nomon al komunumoj Tard kaj Szentistván, kiuj havis alian popolkostumojn kaj tradicion koncerne brodaĵojn.

Deveno de la nomo[redakti | redakti fonton]

Mezőkövesd ricevis opidiumo-rangon de reĝo Matiaso kaj en j. 1472, je tago de Sankta Ladislao la reĝo vizitis la urbon, pro tio multaj opinias, ke la reĝon estimantaj matjooj ricevis sian nomon, kiel karesnomon de Matiaso, sed laŭ etnografoj, inter ili Károly Herkely temas pri moknomo, per kiu originale loĝantoj de la pli ampleksa regiono mokis la katolikajn loĝantojn de Mezőkövesd, sed pli poste la mokan nuancon oni forgesis.

Matjo-popolarto[redakti | redakti fonton]

Matjolando estas fama ĉefe pri siaj popolkostumoj kaj brodaĵoj. La matjo-brodaĵoj disfamiĝis lande dum Miljardatrevena Ekspozicio en j. 1896. La kontraston de vivmaniero mizer-kamparana kaj porton de kolorriĉaj vestaĵoj esprimis la proverbo: "Grumblon lasu, sed paradu!"

La matjo-popolkostumon fidele montrantan konturojn de la virina korpo fine de la 19-a jarcento volonte surportis ankaŭ aristokrataj sinjorinoj. Ĝin karakterizas la malstrikta supra vesto, ĉe ŝultro pli alta maniko, ĉe talio falbalo, longa, malsupre falbala jupo. La viran veston karakterizas la tre ampleksa maniko, ofte kun larĝa brodo, kroĉtrikita puntaĵo.

La matjo-brodon karakterizas la "matjo-rozo". La plej fama "skribantino" (t.e. desegnisto) estis Bori Kis Jankó. Ŝi desegnis plej grandnombe variatojn de la rozo. Je ŝia memoro oni aranĝas brodad-konkurson en ĉiu tria jaro. La matjooj ornamis ankaŭ siajn meblojn per karakterizaj pentraĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]