Matěj Kopecký

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Matěj Kopecký
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1775 (1775-02-24)
en Libčany, Reĝlando Bohemio,  Habsburga monarkio
Morto 3-an de julio 1847 (1847-07-03) (72-jaraĝa)
en Koloděje nad Lužnicí, Reĝlando Bohemio,  Aŭstra imperio
Tombo Týn nad Vltavou
Lingvoj ĉeĥa
Okupo
Okupo pupteatristoaktorodramaturgo • puppet designer
vdr

Matěj Kopecký (naskiĝis la 24-an de februaro 1775 en Libčany - mortis la 3-an de julio 1847 en Koloděje nad Lužnicí) estis legenda ĉeĥa pupteatristo. Pro siaj ĉehlingve verkataj teatraĵoj (kaj por infanoj kaj por plenkreskuloj), kiujn li prezentadis kun sia trupo tra bohemia kamparo, li ludis gravan rolon en la periodo de t.n. ĉeĥa nacia renaskiĝo en la 1-a duono de la 19-a jarcento.Laŭstile elirinte el la viva baroka teatra tradicio, bazita sur bezono de forta emocia travivaĵo, li neforviŝeble kontribuis al formado de ĉeĥa popola pupteatra arto kiel specifa kultura fenomeno. La plej tipaj figuroj de liaj fabelaj rakontoj estis doktoro Faŭsto, la ĉeĥa Johano kaj diabloj.

Li estas fondinto de granda pupteatrista gento - tri el liaj filoj (entute li havis 15 infanojn, el kiuj tamen nur 6 atingis plenkreskan aĝon) sekvis la saman profesian vojon kaj daŭre pluraj liaj posteuloj jam en la oka generacio okupiĝas pri pupteatro.

En la vilaĝo Mirotice en Sudbohemia regiono nuntempe troviĝas malgranda muzeo pri lia vivo kaj agado.