Maud (ŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vrakigita Maud ĉe Kembriĝa Golfo, (Viktoria Insulo) en norda Kanado.

Maud, tiele nomita laŭ la reĝino Maud de Norvegio, estis ŝipo konstruita por Roald Amundsen por lia dua ekspedicio al la Arkto. Desegnita por lia intencita marveturado tra la Nordorienta Pasejo, la ŝipo estis konstruita en Asker, ĉeurbo de la norvega ĉefurbo, Oslo.

Maud estis marlanĉita en Junio 1916[1] aŭ la 17an de Junio 1917[2] ĉe Vollen kaj la ceremonia ŝiplanĉo estis farita de Amundsen frapante per glacibloko la ŝipoŝelon:

Citaĵo
 Ne estas mia intenco malhonorigi la gloran vinon, sed nune vi jam ricevis la guston de via reala medio. Por la glacio vi estis konstruita, kaj en la glacio vi restos plej el via vivo, kaj en la glacio vi solvos viajn taskojn. Kun la permeso de nia reĝino, mi baptas vin Maud 
— Roald Amundsen[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 69° 07′ 08″ N 105° 01′ 12″ U / 69.11889 °N, 105.02000 °U / 69.11889; -105.02000 (mapo)