Maunu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maunu (Samee: Mavdna) estas vilaĝeto (malpli ol 25 loĝantoj) en la komunumo Kiruna Svedio. Ĝi nur estas atingebla laŭ kampa vojo (ankaŭ la plej norda de Svedio); la plej proksima loĝloko estas Karesuando. La vilaĝeto situas ĉe la rivero Könkämä, kiu formas ĉi tie la limon inter Svedio kaj Finlando, je la transa bordo situas la ankoraŭ pli eta Maunu en Finlando. Maunu situas ĉ. 325 metrojn super marnivelo.

Geografia pozicio: (68° 28′ 28″ N; 22° 12′ 26″ E Mapo)