Mauren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Mauren en la Liĥtenstejno. Por la vilaĝo Mauren en la komunumo Berg TG en Kantono Turgovio vidu Mauren (Berg).
Mauren
Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Liĥtenŝtejno
Ŝtato Liĥtenŝtejno
Loka registaro Peter-und-Paul-Strasse 25, 9494 Mauren
Urbestro Freddy Kaiser
Poŝtkodo 9494
Telefona antaŭkodo  +423 377
Kodo laŭ BFS 7008
Demografio
Loĝantaro 3686 (2005-12-31)
Loĝdenso 491 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
47°13′N 9°33′O  /  47.217°N, 9.55°O / 47.217; 9.55 (Mauren)Koordinatoj: 47°13′N 9°33′O  /  47.217°N, 9.55°O / 47.217; 9.55 (Mauren)
Alto 453 m
Areo 7,5 km²
Horzono +1
v  d  r
Information icon.svg

Mauren [mAŭren] estas komunumo en Liĥtenŝtejno. Ĝi situas nord-oriente de Eschen kaj ne havas enklavojn en la montara parto de la lando. Ĝi konsistas el propra Maŭren kaj Schaanwald [ŝAnvalt] (oriente).

La loka parola nomo de Mauren estas "mUra". Slogano de la komunumo estas "Mura git Gas" ("Mauren akcelas").

Rande de Schaanwald estas fervoja stacidomo, kiu apartenas al la aŭstra fervojo ÖBB.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam ĉ. 100 en Schaanwald ekestis romia bieno. La romiaj konstruaĵoj plimultiĝis, sed disfalis post invado de ĝermanoj ek de 400.

Ekde 500 ekestis kristanaj setlejoj, kadre de episkopujo Koiro. Fine de la 7-a jarcento ekestis unua kirko en Mauren. Tiutempe ĉ. 80 % de la loĝantoj estis romanĉoj; jam ĉ. 900 duono estis alemanoj.

El 1178 estas la unua dokumento pri Mauren, sub la nomo Muron, kun necerta etimologio. La dokumento estas pri aĉeto de grundo en Mauren, fare de la monaĥinejo de S-ta Sebastiano en Schänis.

En 1200 la malnovan kirkon anstataŭas nova, daŭronta preskaŭ kvar jarcentojn.

La cetera historio de la komunumo, same kiel tiu de Liĥtenŝtejno, estas forte influata de la historio de Vaduzo kaj Schellenberg. En 1782 oni establis vojkotizan stacion ĉe Schaanwald, kiu restis ĝis 1848. Censo de 1784 rezultigis, ke Mauren havas 435 loĝantojn. En 1789 restis nur 375, en 1836 estis 754, en 1858 981.

Kiam en 1871 la fervojo preter monto Arlberg estis malfermita, komenciĝis importado de malmultekosta vino. La loka vino ne povis preze konkurenci; la vinkultivado spertis severan krizon. En 1911 oni ĉesigis la kultivadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Situo en Liĥtenŝtejno


Flago de Liĥtenŝtejno Komunumoj de Liĥtenŝtejno
Altejo (sude):   BalzersPlankenSchaanTriesenTriesenbergVaduzo
Malaltejo (norde):   EschenGamprinMaurenRuggellSchellenberg