Mauretania Caesariensis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajano

Mauretania Caesariensis estis provinco de la Romia Imperio.

Mauretania Caesariensis, jen malhelruĝe akcentita

Dum la jaro 42 post Kristo la romia imperiestro Claudius dividis Maŭretanion en la provincojn Mauretania Tingitana okcidente kaj Mauretania Caesariensis oriente. Norda limo de la orienta parto de Maŭritanio estis la Mediteranea Maro, orienta limo la pli malnova romia provinco Africa proconsularis. Mauretania Caesariensis plejparte troviĝis sur la teritorio de la hodiaŭa ŝtato Alĝerio, kaj la ĉefurbo estis Caesarea. La urbo estis centro de la judismo kaj de la Mitrasa kulto en Afriko. Ekonomie la riĉa regiono precipe eksportis la ŝtofokoloron purpuro kaj valorajn lignojn.

Dum la 4-a kaj 5-a jarcentoj la plej granda parto de la enloĝantaro transprenis la kristanismon, kaj multaj el la novaj kristanoj iĝis adeptoj de la arianismo.

Dum la jaro 430 la ĝermana popolo de Vandaloj invadis la landon, sed ĉirkaŭ la jaro 533 la Bizanca Imperio, kiu komprenis sin en la tradicio de la Romia Imperio, rekonkeris ĝin.

Gravaj urboj de la provinco estis Cissi, Icosium, Lambdia, Malliana, Rusubbicari Matidiae, Rusuccuru, Sufasar, Tigisi, Timici, Quiza, Vagal kaj Zucchabar.

La hodiaŭa ŝtato Maŭritanio, kiu transprenis la nomon de la antikva provinco, tamen troviĝas pli sude ĉe la Atlantika Oceano, ne sur la teritorio de la historia romia provinco.