Maurice Clavel (filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ĝermolisto de francaj esperantistoj#Maurice Clavel.
Maurice Clavel
Persona informo
Maurice Clavel
Naskonomo Maurice Jean-Marie Clavel
Naskiĝo 10-an de novembro 1920 (1920-11-10)
en Frontignan
Morto 23-an de aprilo 1979 (1979-04-23) (58-jaraĝa)
en Asquins
Tombo Vézelay vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Supera normala lernejo vd
Partio Kuniĝo de la Franca Popolo vd
Memorigilo Maurice Clavel (filozofo)
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistofilozofoscenaristo • membro de Franca rezistado • reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maurice CLAVEL ([Moris Klavel] ; naskiĝis la 10-an de novembro 1920 en Frontignan (Hérault), mortis la 23-an de aprilo 1979 en Asquins (Yonne)) estis franca verkisto, ĵurnalisto kaj filozofo.

Li naskiĝis en familio de malgrandaj komercistoj de Langvedoko, politike dekstruloj, kaj li aktivas en la partio Parti populaire français (faŝista franca partio).

En la lernejo École Normale Supérieure de Parizo li amikiĝas kun la rojalisto Pierre Boutang. Tiu-ĉi instigas lin kunlabori kun Marŝalo Philippe Pétain en la Reĝimo de Vichy. Li konsentas, sed rapide elreviĝas pri naziismo, kaj dungiĝas en la franca rezistado en 1942. Post la Liberiĝo, kvankam ĉiam partizano de Charles de Gaulle, li defendas Robert Brasillach kaj Pierre Drieu La Rochelle.

Kun Henri d'Astier de La Vigerie kaj André Figueras, anoj de la rezistado, li fondas la katolikan semajngazeton L'Essor en 1946; li verkas teatraĵojn: Les incendiaires (1947), La Terrasse de midi (1949), kaj Malmaseda (1954), kiuj estos malsukcesoj.

En 1947 li verkis sian unuan scenaron de filmo: Le beau voyage (la bela vojaĝo) realigita de Louis Cuny. Li verkos aliajn kinartajn scenarojn kaj dialogojn inter 1947 kaj 1971.

Ĵurnalismo[redakti | redakti fonton]

En 1955 li estas dungita en la gazeto Combat kaj aniĝas al Demokrata Unuiĝo de la Laboro, partio de maldeksta gaŭlismo en 1959; kaj samtempe li instruas pri filozofio en liceoj Lycée Camille Sée kaj Lycée Buffon en Parizo. (1960- 1963).

En 1965, li retrovas la fidon en la katolika religio, kaj la afero Mehdi Ben Barka instigas lin malaprobi la politiko de De Gaulle pri Alĝerio. Li komencas rubrikon pri tiu ĉi afero en la gazeto Le Nouvel Observateur je septembro 1966. En tiu ĉi gazeto, li iĝas pli kaj pli kritika kontraŭ la potenco.

En la eventoj de Majo 1968, li vidas la leviĝo de la vivo kaj engaĝiĝas kun la maoistoj kaj forlasas sian postenon de profesoro en Lycée Buffon.

Li proksimiĝas kun Jean-Paul Sartre, kun kiu li fondas la 18-a de junio 1971 la novaĵagentejon Liberation. Li samtempe montriĝas pli kaj pli en la amaskomunikiloj. Li restos fama pro televida elsendaĵo de 13-a de decembro 1971: dum debato kun Jean Royer, li konstatas ke parto el sia filmo[1]estis fortranĉita, li forlasa la televidejo kun la vortoj « Messieurs les censeurs, bonsoir ! » ("Sinjoroj la cenzuristoj, bonan vesperon !"). Kelkaj monatoj poste, la premion Medicis 1972 ricevita por lia romano Le Tiers des étoiles, grandigas lian famon.

Kvankam li partoprenas je kreado de la gazeto Libération la 22-a de majo 1973, li plu laboras en Le Nouvel Observateur, kie sia miksado da politikaj opinioj: gaŭlismo, katolikismo, maoismo, incitis siajn kunlaborantojn, sed plaĉis al iuj, kiel Jean Daniel kiu iĝis "intelekte amanto" de Maurice Clavel.

Li estis, en Le Nouvel Observateur unu el la ĵurnalistoj plej favoraj al Israelo. Fervora katolikisto, li aprobas la Enciklikon Humanae vitae de Paŭlo la 6-a, kaj, sur sia konvinko ke "Dio intervenas en la Historio", li konstruis filozofion kontraŭan al tiuj de Marx, Heidegger kaj Kant.

De 1975 li malpli aperas en Le Nouvel Observateur, li tie pasas nur por porti semajnan skribo kaj vespermanĝi kun siaj amikoj el la novaj filozofoj[2].

Li mortas la 23-an de aprilo 1979 de korinfarkto en sia domo de Asquin en Yonne.

Lia verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • La pourpre de Judée, Bourgois, (1967)
  • Le Tiers des étoiles, (1972) - Premio Medicis
  • Qui est aliéné ? Critique et métaphysique sociale de l'Occident, Flammarion, (1970)
  • Les Paroissiens de Palente, Grasset, (1974)
  • Ce que je crois, Grasset, (1975)
  • Dieu est Dieu, nom de Dieu, Grasset, (1976)
  • Nous l'avons tous tué ou ce juif de Socrate, Seuil, (1977)
  • Deux siècles chez Lucifer, (1978)
  • La Suite appartient à d'autres, Stock, (1979)
  • La Perte et le fracas ou les Murailles du monde
  • Critique de Kant

Teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Les Incendiaires (1946)
  • La Terrasse de midi (1947)
  • Snap (1949)
  • Maguelone (1950)
  • Canduela (1953)
  • Malmaseda (1954)
  • Les Albigeois (1955)
  • La Grande Pitié du Royaume de France (1956)
  • Saint Euloge de Cordoue (1964)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • Qui est aliéné ?
  • Le Jardin de Djemila

Scenaroj aŭ dialogoj de filmoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. en kiu li elvokis ambiguajn sentojn de Georges Pompidou rigarde al la franca Rezistado
  2. Grupo da filozofoj, el kiuj Bernard-Henri Lévy, Jean-Paul Dollé, André Glucksmann, Jean-Marie Benoist, Gilles Susong, Christian Jambet kaj Guy Lardreau.

Eksteral ligiloj[redakti | redakti fonton]