Maurice Genevoix

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Maurice GENEVOIX (naskiĝis je la 29-a de novembro 1890 en Decizes (Nièvre) - mortis je la 8-a de septembro 1980) estis franca romanisto, de 1958 ĝis 1973 "Ĉiama Sekretario" de la Franca Akademio, granda amiko de la Internacia Lingvo.

Studinte en Orléans, li devis haltigi siajn studojn pro mobilizo en la Unua mondmilito, kiu iĝis la temo de laij unuaj romanoj:

Sous Verdun (1916)
Nuits de guerre (1917)
Au seuil des guitounes (1918)
La Boue (1921)
Les Éparges (1923)

Poste li retiriĝis en la sovaĝa marŝa kaj ĉasistoplaĉa regiono Sologne, kaj dediĉis je belletroj. Lia abundan verkaron ofte fonas la naturo de Luaro-valo en kiu harmonie evoluas homoj kaj bestoj. Tre atenta, tre subtila, profunda observanto al la kampar- kaj arbarvivo, lia priskriba stilo estas ekzemplo de klasicismo kaj povas esti komparita kun tiu de Colette.

Fimigis lin la unua tiastila Raboliot (1925), pri ŝtelĉasisto. Sekvis: La Boîte à pêche (1926), Les Mains vides (1928), Rroû (1930), L’Assassin (1932), Gai-l’Amour (1932), Forêt voisine (1933), Marcheloup (1934), Le Jardin dans l’île(1936), La Dernière Harde (1938), Les Compagnons de l’Aubépin (1938), L’Hirondelle qui fit le printemps (1941), Sanglar (1946), L’Aventure est en nous (1952), Fatou Cissé (1954), Routes de l’aventure (1959), Au cadran de mon clocher (1960), La Loire, Agnès et les garçons (1962), Derrière les collines (1963), Christian Caillard (1965), Beau Français (1965), La Forêt perdue (1967), Images pour un jardin sans murs (1968), Tendre bestiaire (1969), Bestiaire enchanté (1970), Bestiaire sans oubli (1971), La Mort de près (1972), Un jour (1976), Loreleï (1978), La Motte rouge (1979), la lasta Trente mille jours (1980) = tridek mil tagoj la nombro da tagoj kiujn li estis vivinta estas lasta membiografio.

Maurice Genevoix kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Li je diversaj okazoj donis helpon al la franca Esperanto-movado. Dum radia intervjuo en 1959 li diris:

Citaĵo
 Esperanto tute ne estas unuforma, robota lingvo sed, male, lingvo natura kaj fleksebla. . . Esperanto kapablas esprimi la plej subtilajn nuancojn de pensoj kaj sentoj; ĝi sekve ebligas esprimiĝon maksimume ĝustan, literaturan kaj estetikan, kaj povas kontentigi la plej ofendiĝemajn, la plej detalemajn homojn; ĝi ne povas ofendi la fidelulojn de la naciaj lingvoj. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legebla en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Maurice Genevoix » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»