Maurice Sendak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maurice Sendak

Maurice Bernard SENDAK (n. la 10-an de junio, 1928 – m. la 8-an de majo, 2012) estis usona verkisto kaj ilustristo. Lia plej konata verko estis la porinfana libro Where the Wild Things Are, eldonita en 1963. Li kaj verkis ĝian tekston kaj mem ilustris ĝin. Li estis geja juda ateisto, kiu perdis plejmulton el siaj parencoj en la Holokaŭsto. The New York Times nomis lin "la plej grava artisto de porinfanaj libroj en la 20-a jarcento."[1]

Citaĵoj

  1. Maurice Sendak, Children’s Author Who Upended Tradition, Dies at 83, Margalit Fox en The New York Times, 2012.05.08