Mavro Ŝpicer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mavro Špicer)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mavro Ŝpicer
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1861 (1861-11-30)
Morto 30-an de novembro 1935 (1935-11-30) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Kroatio vd
Profesio
Okupo esperantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mavro ŜPICER (naskiĝis en 1862, mortis en 1936) estis kroata esperantisto, majoro en pensio en Zagreb.

Li estis pioniro de Esperanto, kaj fondis en 1908 la organizon Unuiĝo de Kroataj Esperantistoj en Zagreb, eldonis samjare lernolibron kaj broŝuron. En 1909 li verkis gramatikon kaj redaktis la gazeton La Kroata Esperantisto. En 1912 li eldonis la antologieton Kroataj Poeziaĵoj. En 1932 aperis lia traduko de la nacia hero-eposo La Morto de Smail-Aga Ĉengijiĉ, de Ivan Mažuranić.

Li ankaŭ verkis originalajn poemojn, recenzojn kaj proprajn artikolojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kroataj poeziajoj ; kun literaturhistoria enkonduko. Eld. la aŭtoro, Zagreb, 1912(?).
Citaĵo
 Bela broŝureto donanta rapidan skizon de la literaturhistorio de la kroata lingvo. Ĝi enhavas 33 ritme kaj verse tradukitajn poeziajojn elektitajn el la plej belaj de la kroata literaturo. 400jara literaturo pri kiu multnombraj samideanoj nenion scias ; tio certe valoras ke oni aĉetu kaj legu tiun libreton. 
— Belga Esperantisto n046-047 (aug-sep 1912)

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Bona traduko de unu el ia plej belaj naciheroaj eposoj. Ĝi ne nur plenumas literaturan taskon sed ĝi plie estas kulturhistoria dokumento por la aliaj landoj, kiuj nur malmulte estas informataj pri la malfacila vivo de la sudslavoj en la pasintaj tempoj, la eldono de la libro estas tre zorgita. Ĝi enhavas kelkajn belajn ilustraĵojn, nome tiujn el la unua ilustrita eldono de la originala verko, en la jaro 1870. 
— Belga esperantisto n199 (jan-feb 1933)