Max's Kansas City

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Max's Kansas City (Kansasurbo de Makso) estis noktoklubo kaj restoracio ĉe 213 Park Avenue South, en Novjorko, kiu iĝis renkontiĝejo por muzikistoj, poetoj, artistoj kaj politikistoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Ĝi estis malfermita de Mickey Ruskin (1933–1983) en Decembro 1965. Ĝi fermiĝis en 1974 post dekadenco kaj remalfermiĝis en 1975, kaj denove refermiĝis en 1981 post dekadenco kaj remalfermiĝis en 1998, sed en nova loko 240 West 52d Street.

Krom multaj artistoj de la Novjorka Skolo, ankaŭ estis oftaj tie membroj de la etoso ĉirkaŭ Andy Warhol kiaj la anoj de Velvet Underground kaj aliaj. Ankaŭ muzikistoj kiaj Marc Bolan, David Bowie, Iggy Pop, Lou Reed, Alice Cooper, Patti Smith kaj ŝia koramiko, la fotartisto Robert Mapplethorpe. Smith kaj la gitaristo Lenny Kaye ludis tie kiel duo en Novjaro de 1974, kun premiero por Phil Ochs.[1] Multaj bandoj faris komencajn aperojn tie. Bruce Springsteen ludis soloon de akustiko somere de 1972.[2] Ĝi estis la loko de la unua apero de Aerosmith en Novjorko. Tom Waits kaj Emmylou Harris ludis tie.[3]

En la epoko de la fino de la 1970-aj jaroj la ejo iĝis diskoo, kie ludis Patti Smith, The Ramones, Blondie, Talking Heads, B-52, Sid Vicious kaj aliaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Smith, Patti. (2010) Just Kids. Harper Collins Publishing. ISBN 978-0-06-093622-8.
  2. Bruce Springsteen at Max's Konsultita la 12an de Junio, 2010
  3. High on Rebellion: Inside the Underground at Max's Kansas City, de Yvonne Sewall-Ruskin, pri Lou Reed, Thunder's Mouth Press NYC. 1998, pp. 210-229

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Yvonne Sewall-Ruskin, High on Rebellion: Inside the Underground at Max's Kansas City (1998) Thunder's Mouth Press, ISBN 1-56025-183-2
  • Weinberger, Tony, The Max's Kansas City stories" (1971) Bobbs-Merrill [1971] CALL NUMBER in Library of congress: PS3573.E393 M3
  • Kasher, Steven, Max's Kansas City: Art, Glamour, Rock and Roll (2010) Abrams Image, ISBN 0-8109-9597-2.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 40° 44′ 12″ N 73° 59′ 19″ U / 40.73667 °N, 73.98861 °U / 40.73667; -73.98861 (mapo)