Max Aub

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Max Aub Mohrenwitz (naskiĝis la 2-an de junio 1903 en Parizo, mortis la 22-an de julio 1972 en Meksikurbo) estis hispana verkisto, spite lia nehispana nomo.

Vivo

Lia patro naskiĝis en Bavario, kaj en 1898 li jam veturis tra Eŭropo kaj Hispanio kiel komercisto. Li devenis de jura familio, sed li rompis la tradicion; li estis parolema kaj parolis flue la hispanan. Li vendis malmultekostan juvelaron. Pro liaj oftaj veturoj li formis bildon de neĉeestanto. Lia patrino, kvankam pariza denaske, estis de saksa deveno kaj altburĝa. Ŝi havis artajn emojn kaj por antikvaĵoj. Max naskiĝis en Parizo kaj kreskiĝis ĉirkaŭita de virinoj: patrino, fratino Magdalena, la servistino, ktp. Li pasis la tri somerajn monatojn en vilaĝo Montcornet. Lia kultura etoso estis privilegia kaj favorita de dulingveco: kun sia familio li uzis la germanan kaj surstrate kaj enlerneje la francan. Lia edukado religie estis agnostika.

Li loĝis en Francio ĝis 1914, kiam li ekloĝis en Valencio, kie la Unua mondmilito surprizis lian patron, kiu kiel germandevena ne rajtis reveni en Parizon, ilia ĝistiama loĝloko. Max lernis la hispanan surprizige rapide kaj jaroj poste li mem diris, ke li ne scipovis skribi en alia lingvo. Apud ĝi li legis la katalunan, kiun li perfekte regis. En 1916 la patro de Max petis la hispanan ŝtatanecon kaj rezignis pri la germana. En 1917, kontraŭstaro de policanoj al civitanaro en placo Emilio Castelar de Valencio, ŝokis lin tiom, ke li jam estos partiano de malriĉuloj. Inter 1918 kaj 1920 li estis mezlernejano kaj havis valenciajn amikojn, inter ili verkistoj kaj artistoj.

Li estis aktiva leganto kaj spite sian inteligenton kaj disponeblon familian li ne studis en universitato, sed li eklaboris ekde 1920 kiel komercia veturisto por atingi plej eble rapide ekonomian sendependon. Tio veturigis lin, ĉefe al Katalunio. En 1921, li konis en Gerona Jules Romains, kiu influos lin en lia verkado per ties teorio del unuanimismo. Li ricevis francajn revuojn, inter ili la Nouvelle Revue Française ekde 1918 kaj ankaŭ kelkajn italajn kaj belgajn. Post 1922 li loĝis en Barcelono po kvar monatojn ĉiujare kaj li profitis por ĉeesti literaturajn babilrondojn kiel tiujn de López Picó, Jordi Salvat Papasseit, Esclasens kaj Gasch. En 1923, li atestis en Zaragozo la puĉon de Miguel Primo de Rivera. En decembro li veturis al Madrido unuafoje kaj prezentis sin, per karto ricevita de Jules Romains, antaŭ Enrique Díez Canedo.

En 1928 li aliĝis al Socialista Partio. Li kombinis la komercian iston kun la literaturan, kie li ekis en la avangarda teatro; teatraĵoj de tiu unua epoko estas:El desconfiado prodigioso (La prodigia malfidulo, 1924), Espejo de avaricia (Avara spegulo, 1927), Narciso (1928) kaj romano Luis Álvarez Petreña (1934).

Kiam ekis la Intercivitana Milito li troviĝis en Madrido; li estis jam konata intelektulo kaj estris en Valencio la teatran grupon El Búho (La gufo). En decembro de 1936 li estis sendita kiel diplomato al la hispana ambasado en Parizo, posteno de kiel li mendis kaj aĉetis la pentraĵon Guernica de Picasso por la Universala Eksposicio de 1937. Je sia reveno en Hispanion en aŭgusto de 1937 li postenis kiel sekretario del Consejo Nacional del Teatro (Nacia Konsilantaro Priteatra), kaj post somero de 1938 ĝis ties eliro el la lando li kunlaboris kun André Malraux en la filmado de Sierra de Teruel (Montareto de Teruel), kina adaptigo de la romano L'espoir (La espero) de la franca verkisto.

En januaro de 1939 li ekziliiĝis en Francio kaj ekloĝis en Parizo, kie li finis la filmadon de Sierra de Teruel kaj ekverkis Campo cerrado (Fermita kampo); en aprilo de 1940 li estis denoncita kiel komunisto, arestita kaj enkarcerita en koncentrejo de Roland Garros, el kie li estos transsendita venontan monaton al tiu de Vernet kaj poste deportita al Marsejlo en novembro. En 1941 li estis denove arestita kaj deportita al Alĝerio, kie li verkis sian kortuŝan poemaron Diario de Djelfa (Taglibro de Djelfa, 1945). En 1942 li forlasis la koncentrejon de Djelfa kaj veturis al Casablanca, kie la 10an de septembro enŝipiĝis en la Serpa Pinto voje al Veracruz, Meksiko, lando kie ŝtataniĝis kaj loĝis ĝis sia morto. Li ne povis reveni en Eŭropon ĝis 1956 kaj revenos al Hispanio unuafoje en 1969, nefeliĉe kiel li rakontos en La gallina ciega (La blinda kokino, 1971).

Verkado

Post la avangardaj klopodoj de la 30aj jaroj, en Meksiko li dediĉis sin a fervora kultura aktiveco, eĉ al pentrado (li faris eĉ humuraĵon inventi heteronimon pentriston Jusep Torres Campalans, al kiu dediĉis biografion kaj sukcesis estigi konsiderata reala pentristo kiu eĉ organizis ekspozicion), kaj verkis la plej grandan parton de lia verkaro inter kiuj elstaras la serio de romanoj pri la Hispana Intercivitana Milito kiu havas ĝeneralan titolon El laberinto mágico (La magia labirinto): Campo cerrado (1943), Campo de sangre (Sanga kampo, 1945), Campo abierto (Malferma kampo, 1951), Campo del Moro (Kampo de l’ Maŭro, 1963), Campo francés (Franca kampo, 1965) kaj Campo de los almendros (1967). Per tiu serio li kuniĝis laŭ intenco kun aliaj ekziliitaj hispanaj verkistoj, kiel Sender, Barea, Ayala, ktp., kiuj klopodis rakonti kio okazis antaŭ kaj post la Intercivitana Milito, kiu igis siajn ekzilojn.

En Meksiko mem komponis antologion Antología de poesía mexicana 1950-1960 (1960).

Kiel poeto, li ekis je sia 19aĝo per Los poemas cotidianos (La ĉiutagaj poemoj, 1925), ligitaj al iu franca simbolismo (Jammes, Jules Laforgue) kaj al hispana modernisma tradicio. La libro estis enkondukita de Enrique Díez Canedo. Pli valora estas lia dua poemaro Diario de Djelfa (1944 kaj 1970), kroniko de lia ĉeesto en alĝeria koncentrejo el 1941 ĝis 1942, post senfina veturado tra francaj malliberejoj ekde 1939. Kiel kolektiva atestilo tiu verko esprimas la angoron kaj nostalgion de ĉiutage per riĉa vortotrezoro kaj versa varieco. Elstaras ankaŭ lia sentemo antaŭ la nordafrika naturo, kio konsolas lin el malsato, malespero kaj teruro.

La Antología traducida (Tradukita antologio, 1963, 1972) estas la lirika produktaĵo pli viva kaj sukcesa, en kiu utiligas la draman monologon koniligi poezion. Ekde “anonimo” egipta de la 18a dinastio ĝis kalifornia poeto mortinta en 1964, inkludinte fantoman Max Aub, la maskoj de la aŭtoro abundas, kiam temas pri amo kaj morto, soleco kaj tempangoro, laŭ prateksto de la Cancionero apócrifo (Falsa kantaro) de Antonio Machado. Li sekvis similan vojon en Versiones y subversiones (Versioj kaj subversioj, 1971) kaj en sia postmorta libro Imposible Sinaí (Neebla Sinajo, 1982), kie li kunigis ĉirkaŭ la Sestaga milito inter araboj kaj izraelanoj (1967) poemojn kiuj denoncas ĉiun militon kaj klopodas kompreni tiujn eventojn.

Inter liaj rakontoj elstaras “La verdadera muerte de Francisco Franco” (La vera morto de Francisko Franko), per kiu Aub kuniĝas kun la ekziliita kulturo. Temas pri fikcia okazaĵo, kie meksika kelnero, ĝenita de la abunda ĉeestantaro de hispanoj kiuj la tutan tagon kverelas -pri kiuj partianoj estas kulpuloj de la malvenko- en ties trinkejo kaj neniom pagas, ĉar li estas malriĉaj, planas veni en Hispanio mortigi Franko, por ke la ekziliitoj rajtu reveni kaj lasu trankvila la kelneron. Tion li faras facile, ĉar li tute ne estis suspektindulo kaj revenas en Meksikon. Kiel planite, post la morto de Franko, demokratio restariĝis kaj la ekziliitoj revenis. Sed nun li trovas dekstrulan ekziliitaron kiuj kverelas pri kiuj estas kulpuloj de malvenko de diktaturo kaj neniom pagas, ĉar li estas malriĉaj.

Liaj Obras completas (Kompleta verkaro) ekeldoniĝis en Valencio en 2002.

Verkaro

Rakontoj

  • Ciertos cuentos, cuentos ciertos (Iuj rakontoj, certaj rakontoj, 1955).
  • Crímenes ejemplares (Ekzemplaj murdoj, 1957).
  • Cuentos mexicanos (con pilón) (1959).
  • La verdadera muerte de Francisco Franco y otros cuentos (1960).
  • El zopilote y otros cuentos mexicanos (1964).
  • Historias de mala muerte (1965)

Teatro

  • El desconfiado prodigioso (1924)
  • Espejo de avaricia (1927)
  • Narciso (1928)
  • San Juan (1943)
  • Morir por cerrar los ojos (1944)
  • El rapto de Europa (1946)
  • Deseada (1950)
  • Obras en un acto (1960)
  • El cerco (1968)

Eseoj pri literaturo

  • Discurso de la novela española contemporánea (1945)
  • La poesía española contemporánea (1947)
  • La prosa española del siglo XIX (1952).

Poezio

  • Los poemas cotidianos (1925).
  • Diario de Djelfa (1944 y 1970).
  • Antología traducida (1963, 1972).
  • Versiones y subversiones (1971).
  • Imposible Sinaí (1982).
  • Antología de la poesía mexicana 1950-1960 (1960).

Membiografio

  • Diarios (1939-1972)'. Eldono, enkonduko kaj notoj de Manuel Aznar Soler. Barcelona, Alba, 1998.

Eksteraj ligiloj