Max Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Max Bauer

Max Hermann BAUER (1875-1929) estis germana artileria fakulo en la unua mondmilito kaj poste militistara kaj industria konsilisto de Kuomintang.

Li eksoldatis en la germana armeo en 1890 kaj en 1905 enoficiĝis en la generala stabo. Li havis gravan rolon en detruo de urbo Liège en Belgio, 1914. En julio de 1915, li iĝis 1-a sekciestro de la generala stabo. Li mobilizis la industrion por produkti municion kaj verkis libreton pri defenda militara taktiko. En decembro de 1916, li estis distingita per Pour le Mérite, kun kverkaj folioj aldonitaj la 28-an de marto 1918.

Post la milito, Bauer partoprenis en la Kapp-puĉo de 1920. Kiam tiu fiaskis, li ekzilis kaj poste laboris kiel militara konsultanto en la Sovetunio, Hispanio kaj Argentinio. Li reveturis en Germanio en 1925 post la ĝenerala amnestio por la puĉistoj.

En 1926, ĉina inĝeniero Chu Chia-hua, prezidanto de la Universitato Sun Yat-Sen en Canton, kontaktis la kolonelon Bauer por konsilis militarajn kaj komercajn agadojn en Ĉinio. Bauer sekvajare vizitis Ĉiang Kai-ŝek, kiu dungis lin kiel militaran konsiliston, esperante konstrui je liajn kontaktoj por akiri pli da armiloj kaj industria helpo el Germanio.

Bauer revojaĝis en 1928 al Germanio por serĉi kontaktojn de la germanaj industriistoj kaj la armeo. Fakte, la Traktado de Versailles tre malfaciligis produktadon de armiloj kaj samtempe li estis persona non grata (nevolonte vidata persono) por la germana registraro pro partopreno en la Kapp-puĉo.

Post kiam Bauer reveturis al Ĉinio, li proponis elkonstrui malgrandan centran armeon kaj multajn regionajn. Ĉang Kajŝek neniam akceptis tiujn ideojn, ĉar li volis la militarajn fortojn en sia mano.

Bauer do administris translokigon de Centraa Militara akademio de Nanking al Whampoa kaj organizis germanajn militarajn konsilantojn kaj edukantojn. Li invitis 20 germanajn oficirojn al Ĉinio por labori kaj trejnigi, eduki. Li oficiale estis ekonomia konsilisto de Chiang kaj li kuraĝigis lin evoluigi la infrastrukturon.

Max Bauer mortis je variolo, la 6-an de majo 1929. Bauer eble estis intence infektita fare de malamikoj de Chiang, ĉar li estis la sola persono en la regiono, kiun infektis la kontaĝa malsano. Li estis entombigita en ĉinio kun militara honoro.

See also

Eksteraj ligiloj

further info of Max Bauer