Max Havelaar (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maks Havelaar
Originala titolo Max Havelaar
Produktadlando Nederlando
Filmita en Indonezio
Originala lingvo nederlanda / indonezia
Kina aperdato 1976
Daŭro 170 minutoj
Kameraado Q376107
Reĝisoro(j) Fons Rademakers
Laŭ la verko de Multatuli
Ĉefrolantoj
Produkto Hiswara Darmaputera
Distribuo Atlantic Releasing
IMDb
v  d  r
Information icon.svg

Max Havelaar aŭ De koffieveilingen der Nederlandse Handelmaatschappij (La kafaŭkcioj de la Nederlanda Komerckompanio) estas nederlanda-indonezia filmo el 1976 de Fons Rademakers, laŭ la samnoma libro de Multatuli.

La ĉefroluloj estas Peter Faber (Max Havelaar) kaj Sacha Bulthuis (Tine). La kamarao-laboro estas de Jan de Bont. La scenaro de Gerard Soeteman estas bazita je la Max Havelaar, sed speciale je la fino de la fimo la historio de Saïdjah kaj Adinda estas emfazita.

La filmo estas grandparte farita en Indonezio, kun subteno de la indonezia registraro. Ĉar la Suharto-reĝimo havis problemojn pro kelkaj scenoj pri subpremo fare de enlanda regento, la filmo nur videblis unuafoje en Indonezio en la jaro 1987.