Max Mangold

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Max MANGOLD (naskiĝis la 8-an de majo 1922 en Basel, mortis la 3-an de februaro 2015) estis germana lingvisto.

Li estis dum preskaŭ tridek jaroj profesoro pri fonetiko kaj fonologio ĉe la Universitato de Sarlando en Saarbrücken kaj konatiĝis i.a. kiel aŭtoro de "Aussprache-Duden", la plej grava vortaro pri germana prononco.

Li ne rekte aktivis en la Esperanto-movado, sed parolas la lingvon kaj publikigis - kiel renoma lingvisto - favoran opinion pri ĝi.

Ekde 1968 Reinhard Haupenthal estis instrukomisiito pri esperantologio en lia universitata departemento. Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj sendaĵoj pri didaktiko de la lingvo-lernado produktitaj de li kaj Günter Becker (poste anstataŭe Oliver Walz) apartenis al la regula radioprogramo de Publika Kanalo Saarbrücken. Elstarajn meritojn li akiris pro la alfabetigo de afrikaj lingvoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Lingvokonsciaj konsideroj pri la facila lernebleco de Esperanto, en: Horizonto, n-ro 2, marto-aprilo 1976
  • Sprachwissenschaftliche Überlegungen zur Frage der leichten Erlernbarkeit des Esperanto. Saarbrücken: Saarländischer Esperanto-Bund, 1976, 11 p.