Max Planck
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 8 Aŭg. 2011.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Max Karl Ernst Ludwig Planck | ||
|---|---|---|
|
Max Karl Ernst Ludwig Planck |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Max Karl Ernst Ludwig Planck | |
| Dato de naskiĝo | 23-a de aprilo 1858 | |
| Loko de naskiĝo | Kijlo | |
| Dato de morto | 4-a de oktobro 1947 | |
| Loko de morto | Göttingen | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 89 | |
Max Karl Ernst Ludwig Planck [maks plank] (naskiĝis la 23-an de aprilo 1858 en Kijlo, mortis la 4-an de oktobro 1947 en Göttingen) estis germana fizikisto
Li studis fizikon en Munkeno kaj Berlino kaj doktoriĝis en la jaro 1879 pri termodinamika temo. Post kelkaj jaroj kiel docento en Munkeno, li en 1885 fariĝis profesoro pri fiziko en Kijlo, kaj poste (1889 - 1928) li okupis samspecan pozicion en Berlino. Li estis aktiva membro de diversaj sciencaj asocioj.
La plej grava scienca merito de Max Planck estas la evoluigo de la kvantumteorio, kiu fondis tute novan esplorkampon de la fiziko: la kvantummekanikon. En la jaro 1918 Max Planck gajnis la Premion Nobel de Fiziko.
- Pri la rilatoj de scienco kun religio, li skribis: "Scienco kaj religio ne kontrastas, sed unu bezonas la alian por harmonie kompletiĝi en la menso de homo serioze esploranta".(en Scio pri la fizika Mondo)

