Max Reinhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Max Reinhardt sur manskribe signita poŝtkarto el 1911, foto de Nicola Perscheid

Max Reinhardt (origine Maximilian Goldmann; naskiĝinta la 9-an de septembro 1873 en Baden (Malsupra Aŭstrujo); mortinta la 31-an de oktobro 1943 en Novjorko) estis aŭstra teatra kaj kina reĝisoro, intendanto, teatra produktisto kaj fondinto. Per sia enscenigo de Jedermann la 22-an de aŭgusto 1920 li fondis la festivalon de Salcburgo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Max Reinhardt, Else Heims, Eduard von Winterstein kaj Leopoldine Konstantin (de dekstre) ĉe provludo de Torquato Tasso (1913)
Max Reinhardt, desegnita de Emil Orlik
Max Reinhardt en Berlino, 1930

La gepatroj de Reinhardt estis Wilhelm kaj Rosa Goldmann, denaska Wengraf. En 1904 la nomo de la tuta familio estis ŝanĝita de Goldmann al Reinhardt. Max Goldmann komenciĝis per profesilernado kiel bankisto, sed sekvis paralele ankaŭ jam aktorinstruon kaj unuan fojon prezentis en 1890 ĉe privata teatroj en Vieno. Jam tiam li alprenis la artistonomon Reinhardt. Ekde 1902 ĝis la komenco de la nazia regado en 1933 Max Reinhardt laboris kiel reĝisoro ĉe diversaj teatroj kaj fondis mem teatrojn. En la jaro 1901 li estis kunfondanto de la literatura kabareto Schall und Rauch en Berlino, la posta Malgranda Teatro Unter den Linden, kies direktadon li transprenis por 1902 ĝis 1905 same kiel tiu de la Nova Teatro, la posta Teatro ĉe Schiffbauerdamm. Max Reinhardt fondis en 1905 la Teatro-Lernejo je Berlino. Ekde 1905 ĝis 1930 li direktis la Germanan Teatron en Berlino kaj fondis la Ĉambroteatron en la flanka domo. Li loĝis dek jarojn en la Magnus-Domo.

Reinhardt estis en unua geedzeco edzo de aktorino Else Heims (1878–1958), kun kiu li havis du filojn, Wolfgang Reinhardt (1908–1979) kaj Gottfried Reinhardt (1913–1994). Ambaŭ fariĝis produktistoj je la kinofilmo en Holivudo. En dua geedzeco li estis edzo de aktorino Helene Thimig (1889–1974) el la fama viena aktordinastio. Ŝia patro Hugo Thimig (1854–1944) estis aktoro kaj pretertempe direktisto de la viena Burgoteatrejo. Ankaŭ ŝiaj fratoj Hermann Thimig (1890–1982) kaj Hans Thimig (1900–1991) laboris dumvive kiel aktoroj kaj reĝisoroj.

La 31-an de oktobro 1943 Max Reinhardt mortis en sia novjorka hotelo sekve de pluraj apopleksioj, kaŭzitaj de hundomordo. Reinhardt estas entombigita en Novjorko.

Atingaĵoj[redakti | redakti fonton]

Per fortikaj enscenigoj kaj celata kunagado de scenaranĝaĵo, lingvo, muziko kaj danco Reinhardt malfermis al la germanlingva teatro novan dimension. En 1911 li efektivigis en Cirko Schumann la unuan prezentadon de Jedermann de Hugo von Hofmannsthal kaj la unuan prezentadon de Der Rosenkavalier de Richard Strauss, por kiu li ricevis dungitecon ĉe la Semper-Opero je Dresdeno. Ankaŭ en 1911, la 23-an de deceembro, Reinhardt enscenigis Das Mirakel de Karl Gustav Vollmoeller en la Olympia Hall je Londono. Per la nomitaj enscenigoj li atingis tutmonde grandan intereson, je kio lia mondvasta famo aparte en Eŭropo kaj Usono estas dekuktebla de la mirakloenscenigo de Karl Gustav Vollmoeller. Reinhardt fariĝis per la enscenigo de Der Rosenkavalier ankaŭ frua pioniro de la moderna muzikteatro, postulante de kantistoj aktorajn povojn. Inter 1915 kaj 1918 li krome direktis la Berlina Popolteatro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]