Max Weber
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Max Weber (apartigilo) |
Maximilian Carl Emil WEBER ([maks ˈveːbɐ], konata kiel Max Weber) (21-a de aprilo 1864 - 14-a de junio 1920) estis germana politik-ekonomikisto kaj sociologoj, kiu estas konsiderata unu el la fondintoj de moderna sociscienco kaj publika administrado. Li komencis sian karieron en la Humboldt-Universitato de Berlino, kaj poste laboris en Universitato de Freiburg, Universitato de Hajdelbergo, Universitato de Vieno and Universitato de Munkeno. Li multe influis en tiama germana politikmedio, kaj estis unu el la germanaj reprezentantoj en la Traktato de Versajlo kaj ano de la komisiitaro por skizago de la Konstitucio de Weimar.
Liaj ĉefaj verkoj temas raciigon de sociscienco pri religio kaj rego, sed li ankaŭ multe verkis en ekonomiko. Lia plej konata verkaĵo estas la eseo La protestanta etiko kaj la animo de kapitalismo, kiu komencis lian laboron en religia sociscienco. En tiu eseo, Weber argumentis, ke religio estis unu el la ne nuraj kialoj de la malsam-manieraj disvolviĝoj de la kulturoj de Okcidento kaj de Oriento, kaj li atentigis pri la grava rolo de specifaj ecoj de asketa protestantismo, kiu kaŭzis la disvolviĝon de kapitalismo, burokratio kaj raci-leĝaj ŝtatoj en Okcidento. En alia fama verko, Politiko kiel profesiinklino, Weber difinis ŝtaton institucio posedanta ekskluzivan rajton je pravigebla fizika perforto; la difino fariĝis esenca en moderna okcidenta politikscienco.