Max Wolf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto :Ne konfuzu lin kun tri aliaj astronomoj, havantaj proksimajn nomojn:


Maximilian Franz Joseph Cornelius Wolf
Persona informo
NomoMaximilian Franz Joseph Cornelius Wolf
Dato de naskiĝo21-a de junio 1863
NaskiĝlokoHajdelbergo
Dato de morto3-a de oktobro 1932
MortolokoHajdelbergo
Aĝo je morto69
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Familio
Edz(in)oGisela Wolf [+]
InfanoFranz Wolf [+]
PatroFranz Wolf [+]
PatrinoElise Wolf [+]
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPrix Jules Janssen, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Bruce Medal, Premio Lalande [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Maximilian Franz Joseph Cornelius Wolf (naskiĝis la 21-an de junio 1863 en Hajdelbergo, mortis la 3-an de oktobro 1932 en Hajdelbergo) estis germana astronomo Li estis unu el la iniciatintoj de la astrofotografio.

Jam en sia infanaĝo, li interesiĝis pri astronomio, sia patro konstruis por li observatorion en sia ĝardeno.

Li studis en Strasburgo kaj Hajdelbergo, ricevis sian doktorecon en 1888 en la universitato de Hajdelbergo kaj studis unu jaron plu en Stokholmo.

En 1902 li iĝis direktoro de la Nacia Observatorio de Hajdelbergo - Königstuhl, kaj gardis tiun postenon ĝis sia morto. En 1910 li desegnis la planojn de la unua planetario, kiun la firmao Carl Zeiss konstruis en 1923.

Li iniciatis fotografiajn metodojn por eltrovi asteroidojn, per kiu li eltrovis 248 el ili, inter kiuj 588 Aĥilo, 659 Nestoro kaj 884 Priamo. Li malkovris ankaŭ plurajn kometojn, kiuj portas lian nomon kiel 14P/Wolf kaj 43P/Wolf-Harrington. Li partoprernis en 1923 je la malkovro de galaksio kiu portas nomon de Galaksio de Wolf-Lundmark-Melotte laŭ ĝia tri kun-eltrovintoj.

Li aplikis la astrofotografion al serĉo de steloj kaj en 1919 publikigis katalogon[1] de 1053 steloj kies propra movo estas plej granda. Unu el tiuj steloj, Wolf 359, estas konata por esti unu el la plej proksimaj de Tero.

Honoroj

Li ricevis:

Oni donis lian nomon al:

Notoj kaj referencoj

  1. katalogo de 1053 pli rapidaj steloj
  2. angle La ricevintoj de Bruce Medalo

Eksteraj ligiloj

greke germane Historio de astronomio en Palatinato greke germane Max Wolf kal la konstruo de la nacia observatorio