Max von Baden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Max von Baden (1914)

Princo Max von Baden, esperante Maksimiliano de Badeno, (naskita en Baden la 10-an de julio 1867; mortinta la 6-an de novembro 1929 en Salem apud Überlingen) estis la lasta kronprinco de la grandduklando Badeno. En la oktobro kaj novembro de 1918 ĉirkaŭ unu monaton li estis ankaŭ la lasta regna kanceliero de la Germana Imperiestra Regno. Li propraaŭtoritate deklaris je la 9-a de novembro ke Imperiestro Vilhelmo la 2-a eksiĝos.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Maximilian von Baden estis naskita en 1867. Lia patro Vilhelmo (1829–1897) estis prusa generalo kaj princo de Baden, lia patrino Maria Maximilianovna von Leuchtenberg (1841–1914) estis nepino de Eugène de Beauharnais kaj nevino de la Caro Aleksandro la 2-a de la Rusia Imperio.
Li studis juron en la universitato je Lepsiko.

En la ofico de regna kanceliero, 1918[redakti | redakti fonton]

Kiam en la oktobro 1918, dum militistaro ekis disfali, oni serĉis kredindan kancelieron por la intertrakto pri armistico kun la Triopa Entento, Max von Baden ŝajnis esti la ĝusta viro por tiu ofico. Pro sia nacia kaj internacia reputacio kaj pro sia sinteno kontraŭ la senrestrikta submarŝipa milito, oni esperis ke li estos akceptita de usona prezidanto Woodrow Wilson.

Georg von Hertling, kiu estis kanceliero ĝis 1918, sugestis ke Max von Baden estu lia sekvanto. La 3-an de oktobro 1918 la Imperiestro faris lin regna kanceliero kaj prusa ĉefministro. Tuj poste li formigis parlamentan regadon, en kiu por la unua fojo ankaŭ sidis socialdemokratia politikisto, Philipp Scheidemann.

Antaŭ Wilson akceptus kongresi kun Germanujo pri armistico, li postulis ke la Imperiestro eksiĝu, ĉar li ne kredis ke Germanujo povus fariĝi demokratia, se ĝi monarkon havas. Max finigis la submarŝipan militon kaj la 26-an de oktobro li maldungis Erich Ludendorff, plej potenca viro en la regno. En novembro, la novembra revolucio komenciĝis. Dum la Imperiestro restadis en belga ĉefkvartiro apud Spa, Max von Baden propraaŭtoritate deklaris la eksiĝon de la Imperiestro. Ankaŭ la kronprinco rezignos la tronon. Poste Scheidemann proklamis la novan Germanan Respublikon, Max faris Friedrich Ebert postsekvanta kanceliero, ĉar li opiniis la regnan konstitucion kaduka.