Max von Schillings

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Max von Schillings.

Max von Schillings (* 19-an de aprilo 1868 en Düren en Rejnlando; † 24-an de julio 1933 en Berlino) estis germana komponisto, dirigento kaj teatra intendanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Bonn Schillings ricevis krom sia lerneja ankaŭ unuan muzikinstruon. Liaj instruistoj estis Caspar Joseph Brambach kaj Otto von Königslöw. En Munkeno li komence studis juron, poste filozofion.

La 1-an de oktobro 1892 Schillings geedziĝis en Römlinghoven kun sia kuzino Caroline Josefa Peill. En 1923 la geedzeco estis divorcata. En Berlino-Charlottenburg li geedziĝis la 11-an de junio 1923 kun operkantistino Barbara Kemp (1881-1959).

Post kiam li en la 1890-aj jaroj asistis je la fesitvaloj en Bayreuth, li aktivis kiel dirigento kaj muzikinstruisto en Munkeno. La Reĝa Bavara Ŝtatministrejo por internaj aferoj nomumis lin profesoro la 16-an de februaro 1903. Inter liaj lernantoj estis Paul von Klenau, Wilhelm Furtwängler kaj Robert Heger. Frederick Delius dediĉis al li sian komponaĵon Sea Drift (1903/04, teksto: Walt Whitman).

En la jaroj 1908 ĝis 1918 Schillings tenis la postenon de ĝenerala muzikdirektoro ĉe la Reĝa Kortegoteatro en Stutgarto. Reĝo Vilhelmo la 2-a de Vurtembergo dekoraciis lin en 1912 per la nobelotitolo.

En 1910 Schillings private eniĝis la gazetarajn kapliniojn: li sendigis sian bopatrinon kaj onklinon Vilhelminon Peill-Schillings (~1830-1913) en la fermitan sekcion de la privata frenezulejo Ehrenwall en Ahrweiler. Schillings volis metigi ŝin sub kuratelon, ĉar ŝi mendintis la komerciston kaj mecenaton Conrad Albert Ursprung (1856-1932) el Barmen kiel sia havaĵadministranto.[1] Juristo Paul Elmer, kiu tiam engaĝiĝis por reformo de la germana frenezulojuro, diskutis la kazon en informskribo titole Mono kaj frenezulejo (1914).

Ekde 1918 ĝis 1925 Schillings laboris, sukcedante sian longjaran amikon Richard Strauss, kiel ĝeneralintendanto ĉe la Prusa Ŝtatoperejo je Berlino. Tiutempe krome li estis muzika estro de la Urba Arbaroperejo Baltmara Banejo Zoppot. Dum la dua duono de la 1920-aj jaroj li turneis tra Eŭropo kaj Usono.

Max von Schillings estis malamiko de la Vajmara Respubliko kaj energia kontraŭjudisto. Kiel sukcedanto de Max Liebermann en 1932 li estis elektita „per ago de anticipa adaptiĝo“ (laŭ Akademio de Artoj 1996) de la membroj kiel prezidanto de la Akademie der Künste en Berlino, kaj li tenis la postenon ĝis sia morto julie 1933.

Post la „nazia potencopreno en Germanio“ de la nazioj la 1-an de aprilo 1933 li aniĝis la NSDAP (Nr. 1.774.590).[2] Dum sia prezidanteco je la Preußischen Akademie der Künste komencis la devigitaj malaliĝoj kaj eksigoj de gravaj judaj kaj neadaptitaj artistoj (Käthe Kollwitz, Heinrich Mann, Ricarda Huch, Alfred Döblin, Thomas Mann, Max Liebermann, Alfons Paquet, Franz Werfel, Jakob Wassermann). Max von Schillings antaŭenigis la maldungadon de du gravaj kompoziciinstruistoj: li devigis Arnold Schönberg al demisio de lia – fakte dumvive valida – kontrakto, kaj li devige pensiigis Franz Schreker. Tamen li ankaŭ sensukcese propetis por la aktoro Albert Bassermann.[3] Monaton antaŭ sia morto Adolf Hitler la 13-an de junio 1933 konsiliĝis kune kun li kaj arkitektoj Paul Schultze-Naumburg kaj German Bestelmeyer pri la restado de tiaj artverkoj, kiuj estis laŭ nazia vidpunkto „degeneritaj“ kaj ne estu neniigataj, sed loĝigataj kiel „monumentoj de germana dekadenca epoko en apartajn salonojn“.[4]

Ekde marto 1933 ĝis sia morto Schillings krome estis intendanto de la Städtische Oper Berlin. li mortis pro pulmembolio. Lia urno estis entombigita en Frankfurto ĉe Majno.

Max von Schillings estis frato de la fotisto Carl Georg Schillings.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Schillings komponis teatrajn kaj voĉkantajn, orkestrajn kaj ĉambrajn muzikaĵojn. Liaj verkoj, starantaj en la tradicio de Richard Wagner, nuntempe plejparte estas forgesitaj. Foje oni prezentas lian melodramon Das Hexenlied (1902/03, laŭ samnoma balado de Ernst von Wildenbruch). Per ĉi tiu majstraĵo por karismaj deklamantoj kiel Ernst von Possart kaj Ludwig Wüllner Schillings kontribuis, eĉ pli ol Humperdinck kaj Richard Strauss, al renesanco de melodramo. Poste i.a. Martha Mödl kaj Wolfgang Büttner interpretis Hexenlied. Hexenlied estis filmigata en 1910.

La operoj de Schillings ĝis nun ne eniĝis la repertuarojn de la operejoj. Nur Mona Lisa (libreto de Beatrice Dovsky, unua prezentado 1915 en Stutgarto), siatempe unu el la plej ofte prezentitaj komponaĵoj en Germanio, foje troviĝas denove en la repertuaroj, ekzemple de la operejo en Kiel (jen ankaŭ surdiskigo) aŭ ĉe la Ŝtata Teatro je Brunsvigo.


Komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Scenejaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Ingwelde (op. 3). Opero triakta. Libreto: Ferdinand Graf von Sporck (1848-1928). UP 13-an de novembro 1894 Karlsruhe (Hoftheater)
  • Der Pfeifertag (op. 10). Serena opero triakta. Libreto: Ferdinand Graf von Sporck. UP 26-an de februaro 1899 Schwerin (Hoftheater)
  • Moloch (op. 20). Muzika tragedio triakta. Libreto: Emil Gerhäuser (laŭ Friedrich Hebbel). UP 8-an de decembro 1906 Dresdeno (Hofoper)
  • Mona Lisa (op. 31; 1913/15). Opero duakta. Libreto: Beatrice von Dovsky. UP 26-an de septembro 1915 Stutgarto (Hofoper)

Teatromuziko[redakti | redakti fonton]

Voĉkantaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Por kantvoĉo(j)[redakti | redakti fonton]

  • Dem Verklärten (op. 21; 1905). Himna rapsodio por miksita ĥoro, baritono kaj granda orkestro
  • Glockenlieder (op. 22)

Melodramoj[redakti | redakti fonton]

1. Kassandra – 2. Das Eleusische Fest
  • Das Hexenlied (op. 15; 1902/03) por deklamanto kaj orkestro (aŭ piano). Teksto: Ernst von Wildenbruch
  • Jung-Olaf (op. 28; 1914). Balado por deklamanto kaj orkestro (aŭ piano). Teksto: Ernst von Wildenbruch

Orkestrokomponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Meergruß kaj Seemorgen (op. 6; 1895). Du simfoniaj fantazioj. UP 7-an de februaro 1896 Munkeno (dirigento: Richard Strauss)
  • Zwiegespräch (1897) por violono, violonĉelo kaj ĉambrorkestro
  • Violonkonĉerto a-minora (op. 25; 1910)
  • Pianokonĉerto („Ein Totentanz“; op. 37)
  • Violonkonĉerto g-minora (op. 38) (?)

Ĉambromuziko[redakti | redakti fonton]

  • Arĉkvarteto e-minora (1906)
  • Arĉkvinteto Eb-maĵora (op. 32; 1917)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christian Detig: Deutsche Kunst, deutsche Nation – der Komponist Max von Schillings. Köln 1998 (= Kölner Beiträge zur Musikforschung, Bd. 208)
  • Dieter Kühn: Max von Schillings. In: Ders., Löwenmusik. Essays. Frankfurt am Main (Suhrkamp) 1979 (edition suhrkamp 984)
  • Gedenkschrift Prof. Dr. phil. h.c. Max von Schillings, Komponist und Dirigent, Zum 100. Geburtstag 19. April 1968. J. Geuenich + K. Strahn, Düren 1968
  • Wilhelm Raup: Max von Schillings, Der Kampf eines deutschen Künstlers. Hamburg (Hanseatische Verlagsanstalt) 1935
  • August Richard: Max von Schillings. München (Drei-Masken-Verlag) 1922
  • Joachim Beck: Max von Schillings, Gesamtverzeichnis seiner Werke
  • Paul Elmer: Geld und Irrenhaus. Geld und Irrenhaus. Auf aktenmäßiger Grundlage. Beiträge auf die Notwendigkeit der gesetzlichen Sicherung persönlicher Freiheit. Eine kritische Betrachtung des Internierungs- und Entmündigungsfalles der Frau Wilhelmine Peill-Schillings. Berlin (Rosenthal) 1914

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kurzbiografie von Conrad Albert Ursprung auf der Website des Stadtteils Barmen. Quellen: Paul Elmer, Geld und Irrenhaus, Berlin 1914; Rheinische Musiker, Folge 5, Köln 1967.
  2. Fred K. Prieberg: Handbuch Deutsche Musiker 1933–1945, CD-Rom-Lexikon, Kiel 2004, S. 6.112–6.113.
  3. Fred K. Prieberg: Handbuch, S. 6114.
  4. Zitat bei Fred K. Prieberg: Handbuch, S. 6.113.