Maxi Biewer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maxi Biewer
Persona informo
Maxi Biewer
Naskiĝo 24-an de majo 1964 (1964-05-24) (59-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Familio
Patrino Brigitte Krause vd
Profesio
Okupo aktoro • televida prezentisto • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maxi Biewer (naskiĝis la  24-an de majo 1964(nun 1964-05-24) (59‑jara) en Berlino), estas germana televida prezentistino kaj aktorino. Ŝi naskiĝis en Orienta Berlino tiam parto de la GDR.

Maxi Biewer estas la filino de aktoro Gerd Biewer kaj Brigitte Krause. Ŝi parolas germane, angle, france kaj ruse. Ŝi trapasis politeknikan mezlernejon en Berlino-Köpenick, kie ŝi ankaŭ sukcese abiturientiĝis. Post kiam ŝi diplomitiĝis je la Akademio de Dramaj Artoj "Ernst Busch" en Berlino ŝi fariĝis kvalifikita aktorino.

Inter 1987 kaj 1989 ŝi laboris je la GDR televido en gastroloj, kaj ludis en la teatro Dessau. En 1989 ŝi transloĝiĝis al okcidenta Berlino, kaj ekde 1992 ŝi estas la veterprognozistino ĉe RTL-televido.

Konateco ŝi atingis precipe per sia rideksplodo kiel vetero-anoncistino ĉe RTL-Matenenmagazino punkto 6 kaj per unu el siaj prezentoj je la sama magazino, kiu estis farita al muziko kaj prezentita de Stefan Raab kiel repo. En 2010 Biewer ludis sin mem en sia laboro kiel RTL veterspertulino en la premiita serio Doctor’s Diary (Taglibro de doktoro), kiu estis elsendita en januaro 2011.

Ŝi havis ĝis 1996 amrilaton kun RTL-matenspektaklo-prezentisto Wolfram Kons. Unu jaro pliposte ŝi edziniĝis al la franc-kanadano Jean-Patrice Venn, kiun ŝi renkontis dum unu el ŝiaj vojaĝoj. Dum tiu tempo, ŝi pendolis sep jarojn inter Germanio kaj Montreal en Kanado. Ŝi nun vivas kun sia edzo en Hennef (Sieg). Multe de ŝia libera tempo ŝi ankaŭ pasigas sur ilia velboato en la Balta Maro.

Filmaro (selekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1981: Der Kuckuck bin ich
  • 1983: Rügensagen
  • 1984: Kaskade rückwärts
  • 1984: Polizeiruf 110: Schwere Jahre (1. Teil) (TV series)
  • 1985: Ferienheim Bergkristall: Ein Fall für Alois (TV Series)
  • 1985: Ernst Thälmann
  • 1987: Maxe Baumann aus Berlin (television Film)
  • 1987: Sachsens Glanz und Preußens Gloria (TV miniseries)
  • 1987: Der Geisterseher
  • 1987: Glück hat seine Zeit
  • 1987: Sidonies Bilder
  • 1987: Vater gesucht
  • 1988: Der Staatsanwalt hat das Wort: Ohne Wenn und Aber
  • 1989: Der lange Weg zu Angerer
  • 1989: Polizeiruf 110: Der Wahrheit verpflichtet (TV series)
  • 1989: Auf den zweiten Blick
  • 1990: Himmelsschlüssel
  • 1990: Unser Lehrer Dr. Specht (TV series)
  • 1996: Der Venusmörder

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]