Maxime Weygand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Maxime Weygand

Maxime Weygand (n. 21-an de januaro 1867 en Bruselo en Belgio – m. 28-an de januaro 1965 en Parizo en Francio) estis franca oficiro, generalo. Li estis en la unua mondmilito generalstaba estro de generalo Ferdinand Foch, en la dua mondmilito li konsilis kapitulacon de aliancanaj armeoj antaŭ la germanoj (12-an de junio 1940.).

Li studis inter 1886 kaj 1888 en la militara akademio de Saint-Cyr. Li studis kaj instruis en la ĉevaloficira lernejo de Saumur. Generalo Foch nomumis lin en 1914 al generalstaba komandanto.

Post la unua mondmilito, li servis kiel konsilisto de la pola armeo dum la pola-bolŝevika milito de 1920. Oni nomumis lin poste ĉefkomisaro de Ligo de Nacioj al Sirio (1923–24). Li retiriĝis en 1935 el la aktiva soldatservado.

Oni pensiigis lin en decembro de 1941 kaj vivis en provinca bieno, en Grasse. Li volis flugi en 1942 al Alĝerio, sed la germanoj kaptis kaj enprizonigis lin. Li liberiĝis la 5-an de majo 1945 kaj veturis al Parizo, kie oni arestis lin je ordono de generalo Charles de Gaulle. Li estis rehabilitita post tri jaroj.