Maximilian Schell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maximilian Schell
Oskar-premiito
Persona informo
Maximilian Schell
Naskiĝo 8-an de decembro 1930 (1930-12-08)
en Vieno
Morto 1-an de februaro 2014 (2014-02-01) (83-jaraĝa)
en Innsbruck
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco SvislandoAŭstrio vd
Alma mater Munkena universitatoUniversitato de ZurikoUniversitato de Bazelo • University of the Arts Bern vd
Familio
Patro Hermann Ferdinand Schell vd
Patrino Margarethe Noé von Nordberg vd
Gefratoj Carl Schell • Maria Schell • Immy Schell vd
Edz(in)o Natalya Andrejchenko • Iva Mihanović vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro • aŭtobiografo • scenaristo • teatra aktoro • filmaktoro • aktoro • reĝisoro vd
Aktiva en Svislando vd
Aktiva dum 1953–2014 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maximilian SCHELL [maksimiljan ŝel] (naskiĝis la  8-an de decembro 1930(nun 1930-12-08) en Vieno, mortis la 1-an de februaro 2014 en Insbruko[1]) estis aktoro, reĝisoro, dramaturgo kaj produktoro.

Maximilian Schell (maldekstre) en filmo La juĝo de Nurembergo, Usono, 1961

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1939 la familio fuĝis de la germanaj nazioj al Svislando, kaj li pasigis sian junaĝon en Zuriko.

En Zuriko kaj Munkeno li studis germanistikon, historion de arto kaj literaturo, muzikan kaj teatran sciencon. En 1952 li decidis fariĝi aktoro kaj unu jaron poste li komencis sian karieron en Bazela teatro, kie li ne nur aktoris, sed ankaŭ elprovis sin kiel dramaturgo kaj reĝisoro. En la jaro 1959 li eklaboris en Munkeno kaj samjare Gustaf Gründgens invitis lin al Hamburgo, kie li restis ĝis 1963. Fine de la 1960-aj jaroj li aktoris en Londono.

Sian unuan filmrolon Maximilian Schell ricevis en la jaro 1955. En 1958 li unuafoje elprovis sin en Hollywood: Kun Marlon Brando li aperis en la filmo The Young Lions. Internacian famon li atingis per rolo en Judgement at Nuremberg, pro kiu li en 1962 gajnis la Oskaron kiel plej bona ĉefrolulo.

Fine de la 1960-aj jaroj li ankaŭ komencis agi kiel produktoro kaj reĝisoro de filmoj. Jam lia unua produktaĵo Erste Liebe gajnis grandan sukceson. Ankaŭ dokumentajn filmojn li faris, ekz. Marlene (pri Marlene Dietrich) kaj Meine Schwester Maria (2002), kiu pritemas la vivon kaj la agadon de lia fratino, la aktorino Maria Schell.

Maximilian Schell ankaŭ verkis kaj pentris. Li vivis alterne en Losanĝeleso kaj en la familia bieno en Karintio, Aŭstrio.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

Subnotoj[redakti | redakti fonton]