Maxixe
El Vikipedio
Maxixe [maŝiŝ] estas grandurbo en Inhambane (provinco), en Mozambiko.
Mapo de Mozambiko, kie Maxixe estas trovebla laŭ la maro en la suda landparto tute apud Inhambane
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 23°52′S 35°21′O / 23.867°S, 35.35°OKoordinatoj: 23°52′S 35°21′O / 23.867°S, 35.35°O
- Areo: 268 km²
- Loĝantaro: 108.918 en 2012
- Supermara alteco: 0- m
- Horzono: UTC + 2
- Telefonkodo: +258 223
Geografio [redakti]
Maxixe situas sur ebenaĵo laŭ Hinda Oceano en la sudorienta sekcio de la lando.
Trafiko [redakti]
Maxixe havas malgrandan havenon. Ĉefvojo (la plej grava en Mozambiko) inter Xai-Xai-Beira trairas la urbon. Ŝipetoj ofte trafikas al la proksima urbo Inhambane kiu troviĝas voje 60 km, (ŝipe malpli).
Klimato [redakti]
Maxixe apartenas al la tropika zono. Jare pluvas preskaŭ 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter decembro-aprilo pli ofte pluvas kaj tiam estas varmo. Inter junio-aŭgusto ne estas varmo kaj tiam pli malofte pluvas.
Ekonomio [redakti]
Maxixe, kiel la plej granda urbo en la provinco, estas ekonomia centro kaj nur la administrado okazas en Inhambane.
Fontoj [redakti]
- Angla Vikipedio
- [1]