Maxwell Anderson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

James Maxwell Anderson (Atlantic, Pensilvanio, n. la 5-an de decembro 1888 - m. en Stanford, la 28-an de februaro 1959) estis usona dramaturgo. Li verkis poeziajn teatraĵojn, rekreitaĵojn de historiaj dramoj kaj muzikajn komediojn. Tamen, li estas memorata pro la adaptaĵoj al kinarto. Lia kariero ekiĝis per skribado ĉe pluraj naciaj ĵurnaloj.