Mazara del Vallo
| Mazara del Vallo | |
| Ŝtato: | |
|---|---|
| Regiono: | |
| Provinco: | TP Trapanio |
| Koordinatoj: | 37°39′N 12°35′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 37.65 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">37.65°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <Koordinatoj: 37°39′N 12°35′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 37.65 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">37.65°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Alto super marnivelo: | 8 m |
| Areo: | 275,51 km² |
| Loĝantaro: | 51402[1] |
| Loĝdenso: | 186,57 loĝantoj/km² |
| Subdividaĵoj: | Borgata Costiera, Mazara Due |
| Najbaraj komunumoj: | Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino, Salemi |
| Patrono: | Sankta Vito |
| Festa tago: | 15-a de junio |
| Nomo de loĝantoj: | mazaresi (itale), mazaranoj (esperante) |
| Poŝtkodo: | 91026 |
| Imposta kodo: | F061 |
| Kodo laŭ ISTAT: | 081012 |
| Telefona prefikso: | 0923 |
| Retpaĝo: | http://www.comune.mazara-del-vallo.tp.it |
Mazara del Vallo [mazaradelvallo] (Mazzara [mazara] en la sicila lingvo) estas itala komunumo de 51.402 loĝantoj[1], en la provinco de Trapanio en Sicilio.
Ĝi laŭas la mediteranean marbordon, ĉe la enmarejo de la riveroj Mazaro [mazaro] kaj Arena, kaj distancas malpli ol 200 km de la tuniziaj marbordoj de Norda Afriko.
En ĝia antikva historia urbocentro, kiun iam la normanaj muregoj ĉirkaŭis, videblas multenombraj imponaj preĝejoj, kelkaj el kiuj datiĝas el la 11-a jarcento. La urbocentro estas tipa kasbaho, islameca fortikaĵa kvartalo riĉa je etaj stratoj.
Enhavo |
Geografio [redakti]
La komunuma teritorio etendiĝas inter la komunumoj de Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino kaj Salemi, en la provinco de Trapanio. Ĝi klasiĝis en la 2-a tertrema areo (meza-alta tertremeco)[2], kaj ĝi inkluziviĝas en la sisma distrikto Val di Mazara.
Akvoj [redakti]
Du riveroj transiras la teritorion de Mazara: Mazaro kaj Arena, la lasta el tiuj ekiras de la Lago Trinità, nenatura lago kreata de la samnoma akvobaraĵo, kiu estas ĉe la komunumbordo kun Castelvetrano.
Krome estas multnombraj torentoj (Iudeo [judeo], Bucari [bukari]), kaj nenaturaj kanaloj kreitaj pro agrikulturo.
Ekzistas ankaŭ naturrezervejoj, vidu la sekcion naturaj areoj.
Klimato [redakti]
La klimato de Mazara estas speciale agrabla en la sicilia kunteksto.
Vintroj estas mildaj kaj mallongaj, kaj malofte la temperaturo subiras sub 12° gradoj dum pli ol 15 tagoj.
Ĝenerale, someroj karakteriziĝas je regula nordokcidenta ventado: ĝi estas vento kiu regule ekas je la 11:00, kaj finas je la 19:00[3]. Ĉi tiu vento agrable sekigas la klimaton eĉ kun altaj temperaturoj, kiuj ne oftas.
Kontraŭe Siroko, sudorienta vento, portas apreceblan kvanton da humideco kiu malvarmigas la klimaton. Ĉiuokaze, sirokaj kondiĉoj ĝenerale ne daŭras pli ol tri tagojn.
La regula ventado igas la urbon ideala loko por ĉiuj veladaj sportoj: fakte ĝia maro estas alvenloko por pasiuloj pri kajta surfado kaj breta velado el la tuta mondo, ĉar Mazara inkluziviĝas en la listo de ideaj lokoj por tiuj sportoj[4].
Historio [redakti]
Simboloj [redakti]
Monumentoj kaj interesaj lokoj [redakti]
Mazara del Vallo havas multnombrajn lokojn de historia intereso, kiuj memoras la diferencajn kulturojn kiuj karakterizis la urban historion.
Religiaj konstruaĵoj [redakti]
La ĉefaj preĝejoj estas:
- La Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto, kiu konstruiĝis en normana epoko, anstataŭiĝis antaŭan moskeon pro volo de Roĝero I de Sicilio, post la kreo, en 1093, de la episkopujo. Ĝi tute rekonstruiĝis fine de la 17-a jarcento, laŭ barokaj principoj, pro laboro de Don Pietro Castro. En la preĝejo oni konservas statuojn de Antonello Gagini, kiuj bildigas la transfiguriĝon.
- La Preĝejo de Sankta Reĝa Nikolao, konstruita en 1124, kaj la Preĝejo de la Madono de la Nanaj Palmoj (sicile Madonna delle Giummare, ankaŭ Alta Madono), konstruita en la 11-a jarcento, ambaŭ konstruitaj laŭ araba-normanaj principoj.
- La Preĝejo de Sankta Mikaelo, de la 12-a jarcento, kun proksima benedikta abatinejo, rekonstruiĝis en la 17-a jarcento laŭ la baroka stilo.
- La Preĝejo de Sankta Katerino, de la 1318, ankaŭ rekonstruiĝis laŭ la baroka stilo.
- La Preĝejo de Sankta Francisko estas ekzemplo de sicila baroko, riĉa je polikromio kaj dekoracioj.
- La Preĝejo de Sankta Ignaco, de kiu nur la fasado restas, post la kolapso en 1933[5].
Civilaj konstruaĵoj [redakti]
- La Episkopa palaco de la 16-a jarcento.
- La Episkopa seminario de la 1710.
- Cetero de akvedukto de la 16-a jarcento en Contrada Archi[6].
Militaj konstruaĵoj [redakti]
- La Normana arko, cetero de la antikva normana kastelo, kiu estis en urbocentro. La arko dominas Mokarta-n placon.
Alio [redakti]
- Republika placo, la ĉefa urba placo
- Mokarta placo
- La Itinero de Stratetoj, vojo tra la stratetoj kaj placetoj de la historia urbocentro.
Arkeologiaj situoj [redakti]
- La ĥalkolitika establiĝo de Roccazzo, ekster la loĝata centro, proksima de la frakcio de Borgata Costiera;
- La ceteroj de du romanaj vilaoj: iu antaŭ la Preĝejo de Sankta Reĝa Nikolao[7], alia en Contrada Mirabile[8].
Naturaj areoj [redakti]
La Sicila Regiono rekonis ĉi tiujn naturrezervojn en la Mazara teritorio:
- Integra naturrezervo de Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj, oazo mastrumita de WWF[9]
- La rezervo de Kabo Feto, iu marborda marĉo[10] kiu en 2000 eniĝis la liston de Protektitaj Birdaj Areoj (PBA).
Societo [redakti]
Demografia evoluo [redakti]
Censitaj loĝantoj 
Etnoj kaj alinaciaj malplimultoj [redakti]
Alinaciaj loĝantoj 
Enmigrado [redakti]
Religio [redakti]
La plej granda parto de la urbaj loĝantoj estas kristanoj, kaj ĉirkaŭ la 15%[11] el tuta loĝantaro estas islamanoj. Ĉi tiuj renkontiĝas en ilia sola preĝejo, la moskeo Ettakwa (مسجد التقوى arabe). Longtempe ekzistas proponoj pri konstrui moskeon, sed ili neniam realiĝis[12][13].
Tradicioj kaj folkloro [redakti]
L'Aurora (la Aŭroro) [redakti]
La festeto de Sankta Vito [redakti]
Kulturo [redakti]
Instruado [redakti]
Bibliotekoj [redakti]
Estas du bibliotekoj[14]:
- Komunuma biblioteko "Leonardo Bonanno", kiu havas pli ol 65000 libroj;
- Biblioteko de la Episkopa Seminario, kiu havas pli ol 34000 libroj.
Sciencesploro [redakti]
En Mazaradelvalo estas la Instituto por la borda mara medio (Istituto per l'ambiente marino costiero itale), operacia trupo de Consiglio Nazionale delle Ricerche (Sciencesplora Nacia Koncilio), kiu okupiĝas pri la studo de maraj biologiaj kapabloj.
Lernejoj [redakti]
En la urbo estas:
- 6 elementaj lernejoj;
- 4 bazaj mezlernejoj;
- 4 antaŭ-universitataj lernejoj, kiuj oferas 6 diferencajn fakojn:
- teknikumo pri industria kaj metiista produktado;
- teknikumo pri industrio kaj aferoj de la maro;
- komerca teknikumo;
- industria teknikumo;
- humanista liceo;
- scienca liceo.
Universitatoj [redakti]
Muzeoj [redakti]
Amaskomunikiloj [redakti]
Radistacioj [redakti]
Televidostacioj [redakti]
Homoj rilataj al Mazara del Vallo [redakti]
- Abele Ajello, pioniro pri korĥirurgio, laŭ lia nomo titoliĝas la malsanulejo.
- Abū ʿAbd Allāh, nomata Imam al-Māzarī, sanktulo, teologo kaj araba jurospertulo, kiu vivis inter la 11-a kaj la 12-a jarcento.
- Emanuele Catarinicchia, Domenico Mogavero, Calogero La Piana, episkopoj de Mazara.
- Federica Cudia, tablotenisistino.
- Gian Giacomo Adria, kuracisto, humanisto kaj historiografo.
- Giovanni Graffeo, episkopo de Lipari en la jaro 1358 kaj de Patti en la jaro 1360[15].
- Giovanni Matteo Adami, jezuito.
- Giuseppe Pernice, itala parlamentano kaj inĝeniero.
- Nicola Cristaldi, parlamentano, prezidanto de la Sicila Regiona Asembleo.
- Pietro Consagra, skulptisto.
- Sankta Vito
- Tommaso Lipari, seinhemulo kiu mortiĝis en Mazara la 9-a de julio 1973, kiun multaj pensas estis la fizikisto Ettore Majorana.
- Ugone Talach, soldato kaj ekzekutisto de la Valo de Mazara
Esperanto en Mazara del Vallo [redakti]
En Mazara del Vallo okazis, de la 18-a aŭgusto ĝis la 25-a aŭgusto 2012, la 79-a Itala Kongreso de Esperanto.
Dum ties planado kaj preparado italaj esperantistoj kontaktis la urban estraron kaj renkontis plenan apogon de sia iniciato kaj eĉ pli — ekestis propono de la urbestro, Nicola Cristaldi, ke Mazara del Vallo estu Esperanto-centro de Italio aŭ eĉ tuta Mediteraneo. Pro tio komenciĝis la granda laboro, kiu celas establi Esperanto-centron, okazigi kulturajn aranĝojn, instrui Esperanton en mezgrandaj lernejoj, ktp.[16]
En januaro 2012 estis establita Centro por Esperanto kaj Interkulturo,[17] kiu ricevis ejon en 5-etaĝa domo, nomita "Palaco de la Leĝeco" (itale "Palazzo della Legalità").
Ekonomio [redakti]
Strukturoj kaj transportoj [redakti]
Stratoj [redakti]
Fervojlinioj [redakti]
Tra Mazara del Vallo gvidas regiona cirkla fervoja linio de Alcamo tra Castelvetrano kaj Trapani al Alcamo.
Havenoj [redakti]
Flughavenoj [redakti]
Estraro [redakti]
Pasintaj estraroj [redakti]
Ĝemelurboj [redakti]
Sporto [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 ISTAT-aj datumoj. Alirita 2012-02-05. itale
- ↑ Listo de italaj komunumoj klasitaj en tertremaj areaj (PDF). Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Il Portolano del Mediterraneo
- ↑ World of Windsurfing - Team Italy. Alirita 18-a de marto 2012. angle
- ↑ MazaraNews.com: Le Chiese di Mazara del Vallo. Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Editoriale: Risalendo il Mazaro - Alla riscoperta della nostra identità culturale (30-a de majo 2005). Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Portale turismo Provincia di Trapani. Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ "The House of the Sicilian Greeks", The Roman villa: villa urbana (PDF), pĝ. 29-41. angle
- ↑ Naturrezervo Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj. Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Pagina su Capo Feto. Alirita 18-a de marto 2012.
- ↑ Islamanoj sen moskeo. La apelacio de Sbiha Mouldi. Alirita 21-a de marto 2012. itale
- ↑ La Okcidenta Moskeo. Dosiero pri la projekto. (PDF). Alirita 21-a de marto 2012. itale
- ↑ Mazara del Vallo - Projektoj por hibrida urbo. (26-a de oktobro 2009). Alirita 21-a de marto 2012. itale
- ↑ Reto de Bibliotekoj de la Provinco de Trapanio. Alirita 22-a de marto 2012. itale
- ↑ Storia della città di Mazara, citita verko, p. 120
- ↑ Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto esperante
- ↑ Nova Esperanto-instruejo en Sicilujo: instruistoj kaj administranto serĉataj esperante
Bibliografio [redakti]
- (1994) Horizon immigrazione, il caso di Mazara del Vallo. CRESM. itale
- Lavoro, identità e segregazione dei tunisini a Mazara del Vallo. (PDF). itale
- (2000) Cittadini senza cittadinanza - Rapporto duemila sulla presenza degli stranieri a Mazara del Vallo. CRESM. itale
- (1976) Il ritorno infelice. I Tunisini in Sicilia. Palermo: Sellerio editore. itale
- (2004) Per le strade di Mazara - toponomastica, storia, cultura, arte, tradizione, religiosità, leggende. Castelvetrano: Angelo Mazzotta Editore. ISBN 88-88958-03-07. itale
- (1932) Storia della città di Mazara. itale
- (1998) Gli immigrati tunisini a Mazara del Vallo (inserimento o integrazione). CRESM. itale
- (1993) Il Tesoro dei Vescovi. Murex. itale
- L'immigrazione araba a Mazara del Vallo in una prospettiva europea. Firenze: Capponi editore. itale
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.proloco-mazaradelvallo.org
Historio de la urbo Mazara del Vallo itale
Historio de la loka Episkopujo itale
Centro por Esperanto kaj Interkulturo en Facebook esperante
|
||||||||||||||||||||||
