Mazaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Sicilio. Se vi serĉas informojn pri la similnoma sicilia urbo, vidu la paĝon Mazara del Vallo.

Koordinatoj: 37°39′06″N 12°35′09″O  /  37.651774°N, 12.585873°O / 37.651774; 12.585873 (Mazaro)

Mazaro
Mazaro
La rivero Mazaro en la mezo de la urbo Mazara del Vallo, proksime al sia enmarejo.
Bazaj informoj
Situo Okcidenta Sicilio, Italio
Longeco 30 km
Fluo
Fonto Rapicaldo (en la komunumo Salemi)
Enfluejo Mediteranea Maro
Geografio
Urboj survojaj Mazara del Vallo
v  d  r
Information icon.svg

La Mazaro [mazaro] estas rivero en okcidenta Sicilio, en Italio. Ĝi longas 30 kilometrojn, ekde la fontoj de Rapicaldo (en la komunumo Salemi) ĝis sia enfluo en la Mediteranea Maro, ĉe la grava havenurbo Mazara del Vallo.

Ĉe ĝia enmarejo oni malkovris praan fenican komercejon, aktiva inter la 6-a kaj la 4-a jarcento a.K..

Ĝin karakterizas, dum kelkaj partoj de la jaro, veterscienca fenomeno nomata vetercunamo (itale marrobbio), kiu konsistas el rapida kaj neatendita ŝanĝiĝo de la akvonivelo, eĉ je unu metro je kelkaj minutoj, plej verŝajne pro ŝanĝo en la direkto de la ventoj kaj tuja enfluo de akvo el la maro.

Ĝia enmarejo estas la kanala haveno de Mazara del Vallo, en kiu estas la grava urba fiŝkaptŝiparo.