Maňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Maňa, hungare Mánya estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nové Zámky.

Maňa situas en la 4-a regiono
Maňa situas en la bluigita distrikto

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Žitava, laŭ flankovojoj. Nové Zámky troviĝas 20 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis keltoj, kvadoj, skitoj, slavoj, fine hungaroj. La unua mencio pri la loko devenis el 1259. Poste formiĝis 2 vilaĝoj Kismánya (kiŝmAnja) (=Malgranda Mánya), menciita en 1279 kaj Nagymánya (=Granda Mánya). Ili ne senhomiĝis dum la turkoj inter 1599-1663. Lernejo ekfunkciis ekde 1748. En 1910 loĝis en Malgranda Mánya 742 da homoj (plejparte hungaroj), en Granda Mánya 1304 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis 1919 ili apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al la distrikto de Érsekújvár. Poste la vilaĝo iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la regiono retiriĝis al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj senrajtiĝis laŭ Dekretoj de Beneš. En 1962 la vilaĝoj unuiĝis. En 2001 loĝis tie 2108 da homoj (2075 slovakoj, 17 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]