Mbanza-Ngungu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mbanza-Ngungu
urbo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 5° 15′ S, 14° 52′ O (mapo)-5.2514.866666666667Koordinatoj: 5° 15′ S, 14° 52′ O (mapo) [+]
Areo 8190 km² ( 819 000 ha) [+]
Mbanza-Ngungu (Demokratia Respubliko Kongo)
Mbanza-Ngungu (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Mbanza-Ngungu
Mbanza-Ngungu
Situo de Mbanza-Ngungu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mbanza-Ngungu [+]
vdr

Mbanza-Ngungu estas grandurbo kaj universitata urbo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Dum la kolonia erao la oficialaj loknomoj estis ThysvilleThysstad, nomita post la belga urbofondinto Albert Thys.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mbanza-Ngungu situas sur montetaro inter Angolo kaj Kongo (rivero) en la okcidenta parto de la lando. Kinŝaso troviĝas 116, Matadi 169, Boma 212, Bandundu 351, Lubumbashi 1558 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Albert Thys fondis la urbon en 1905. Ĝis 1932 la urbo estis feriejo, poste la trajno ekfunkciis. Ekde la 1980-aj jaroj Mbanza-Ngungu estas ankaŭ garnizono de la armeo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mbanza-Ngungu estas loko de la fera industrio kaj gravas la liverado inter la ĉefurbo kaj oceano. Menciindas ankaŭ la turismo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Mbanza-Ngungu situas laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Kinŝaso kaj Boma. En 1957 ponto Thysville-Kasangulu estis inaŭgurita, kiu transiras la riveron Sukasou.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mbanza-Ngungu situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 24 kaj 27 °C. La varmo kulminas en aŭgusto, malkulminas en decembro. Jare pluvas po 1469 mm. La pluvo kulminas en aprilo kaj novembro, inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la proksimeco diversaj kavernoj estas vizitataj. En kelkaj kavernoj vivas blindaj kaj senkoloraj fiŝoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]