McAllen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

McAllen estas grandurbo, universitata urbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en Kantono Hidalgo (Teksaso).

Situo de McAllen en Teksaso kaj en la distrikto

Bazaj informoj

Geografio

Dosiero:Mcallen.jpg
Vojo en McAllen

McAllen situas sur ebenaĵo (prolsime fluas Rio Grande del Norte) en la suda landparto de Usono, same en la suda parto de Teksaso. La landlimo de Meksiko - tio estas la rivero - situas 5 mejlojn. La maro troviĝas 110 km.

Historio

Okcidenta McAllen estis fondita en 1904. En la sekva jaro trajno jam ekfunkciis. En 1907 ankaŭ Orienta McAllen fondiĝis. Ili unuiĝis en 1910.

Ekonomio

En McAllen kaj en la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo kaj la nafto dominas. Apud la urbego internacia komerca zono funkcias.

Klimato

Nubskrapulo por banko en McAllen

McAllen havas humidan subtropikan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 18-29 °C. La varmo kulminas en aŭgusto, la malvarmo kulminas en januaro. En 1998 oni mezuris 38 °C, en 1962 -11 °C. Jare pluvas po 506 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed en septembro plej ofte (tiam okazas tropikaj ŝtormoj), en novembro plej malofte.

Trafiko

McAllen havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kaj fervojo kuras al Brownsville (Teksaso), ĉefvojo kuras al San Antonio. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Anglalingva, germanlingva kaj hispankingva Vikipedioj