McDonald's

El Vikipedio, la libera enciklopedio
McDonald's-restoracio en Sankt-Peterburgo
McDonald's Kosher en Buenos Aires (Argentina)
Laŭlanda disvastiĝo de McDonald's

McDonald's (esperante ofte Makdonaldo) estas la plej granda ĉeno de rapidmanĝaj restoracioj en la mondo. Kvankam McDonald's ne inventis la hamburgeron aŭ hastmanĝon, ĝia nomo estas ofte konsiderata sinonima kun ili. Ekde la fondo de la unua restoracio en Usono en 1940, nuntempe pli ol 31000 McDonald's-restoracioj ekzistas tutmonde.

Ĝiaj burgeroj kaj aliaj vendaĵoj estas tre popularaj ĉefe inter infanoj kaj junuloj. La entrepreno mem aparte flegas tiun merkaton, ĉar (mis)informitajn adoltojn malpli facile logas ĝia reklamado. Tio grandparte ŝuldiĝas al la abundaj kritikoj kontraŭ la kvalito de ĝiaj burgeroj, ankaŭ en formo de dokumentaj filmoj. Aliaj aldone opinias, ke la disvastiĝo de makdonaldoj kaj similaj burgerejoj kvazaŭ mortigas tipajn, lokajn manĝejojn, nekapablajn konkurenci kun la usona ĉeno.

En 2004 la dokumenta filmo de Morgan Spurlock Super Size Me (Supermezuru min) alportis negativan reklamon por McDonald's per la sugesto ke la manĝado de nutraĵo de McDonald's ege kontribuas al la plimultiĝo de obezeco en Usono. La filmisto manĝis kaj trinkis dum unu monato tri foje en tago ĉe McDonald's. Li plipeziĝis 11,1 kilogramojn, deprimiĝis, akiris kronikan kapdoloron, perdis sian intereson en seksumado kaj i.a. suferis pro hiperuratemio.

McDonalds Golden Arches, USA

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj