McKinney's Cotton Pickers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
McKinney's Cotton Pickers
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

McKinney's Cotton Pickers estis usona ĵazbando, kiun en 1922 fondis William McKinney en Springfield en Ohio[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La bando konatiĝis sub la direktado de Don Redman, kiu forlasis en 1927 la orkestron de Fletcher Henderson, por resti ĝis 1931 muzikestro de Cotton Pickers. Sub lia direktado la bando validis krom tiuj de Duke Ellington kaj Fletcher Henderson kiel plej grava preparanto de svingo. Membroj estis i.a. tiel konataj muzikistoj kiel Benny Carter, Coleman Hawkins, Fats Waller, Roy Eldridge, Doc Cheatham kaj mallonge ankaŭ Sidney De Paris.

La ensemblo sukcesis lanĉi nur du furoraĵojn en decembro de 1928 per Milenberg Joys, kiu ekestis julion de 1928,[2] samkiel per If I Could Be with You (one Hour Tonight) sub Don Redman aŭguston 1930 por diskeldonejo Victor Records. Lastan fojon la bando surdiskigis la 8-an de septembro 1931, ĉi-foje sub direktado de Benny Carter[3]. la bando malfondiĝis en 1934, post kiam forrestis granda komerca sukceso.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gunther Schuller: The Swing Era: The Development of Jazz 1930 - 1945. Eldonejo: Oxford University Press, Oksfordo 1991,ISBN 978-0195071405
  2. La titolon jam popularigis antaŭe Jimmy Joy.
  3. Gerhard Klußmeier: Jazz in the Charts. Another view on jazz history. Akompanteksto (8 resp. 9/100) de la 100-CD-Edition. Membran International GmbH. ISBN 978-3-86735-062-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]