Meade Lux Lewis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Meade Anderson "Lux" Lewis (* 3-an de septembro 1905 en Ĉikago, Ilinojso; † 7-an de junio 1964 en Minneapolis, Minesoto) estis usona ĵaz-pianisto kaj komponisto, pioniro de bugio.

Vivo kaj agado

La naskiĝdato de Lewis estas - depende de la fonto - la 3-a, 4-a aŭ 13-a de septembro 1905. Dum lia junaĝo la pianisto Jimmy Yancey, kun kiu li estis amika, estis lia modelulo. Verŝajne li ankaŭ ricevis instruon de sia amiko Pinetop Smith. Lewis ludis en drinkejoj kaj klubejoj en Ĉikago, retiriĝis tamen post sia sukceso kun Honky Tonk Train Blues en 1929.

Lewis unuafoje sonregistris en 1927, sed nur en 1936 komencis la sukceso, kiam koncertorganizisto John Hammond sendis lin al Novjorko kaj ekde 1938 lin prezentis en siaj koncertoj "From Spiritual to Swing" kun Albert Ammons kaj Pete Johnson. Hammond malkovris lin en 1935, kiam li laboris en garaĝo en Ĉikago kiel aŭtolavisto. Liaj prezentadoj en Carnegie Hall (kaj en la klubejo Café Society) ekigis bugio-haŭson. Kune kun siaj kunludantoj Albert Ammons kaj Pete Johnson Lewis fariĝis unu el la ĉefaj bugiopianistoj siatempaj. Fine de la 1930-aj jaroj li sonregistris kun la du same kiel kun Sidney Bechet kaj Edmond Hall. Poste li laboris precipe en Losanĝeleso, estis tamen en la muzikmondo sufiĉe forgesita. Meade "Lux" Lewis mortis en 1964 je aŭtoakcidento en Minneapolis.

Kune kun Ammons li havis la meriton esti muzikisto de la unuaj sondiskoj, ekestintaj en 1939, de la nova diskeldonejo Blue Note Records.

Heredaĵo: Honky Tonk Train Blues

La titolo Honky Tonk Train Blues de Lewis farixis bugia normkanto, kiun multaj pianistoj ludis kaj surdiskigis. Al tiuj apartenas Jean-Paul Amouroux, Keith Emerson, Jay McShann, Lloyd Glenn, Jörg Hegemann, Gene Phillips, Michael Pewny, Gene Taylor, Tim Wheals kaj Axel Zwingenberger samkiel la radio-bandego SWR Big Band.

Literaturo

Kunzler Jazzlexikon 2002

Eksteraj ligiloj