Meandro (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la rivero Meandro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Meandro.
Meandro

turke Büyük Menderes

rivero
Bazaj informoj
Situo Afyonkarahisar, Aydın, Denizli, Uşak (Turkio)
Rivera reto Granda Meandro
Longeco 380 km[1]
Fluo
Fonto en la urbo Dinard:Q1226259
en la provinco Afyonkarahisar
- Koordinatoj 38° 4′ 15″ N, 30° 10′ 37″ O (mapo)38.07083330.176944
Enfluejo proksime al antikva Mileto en Egea maro
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 37° 32′ 24″ N, 27° 10′ 8″ O (mapo)37.54008566175427.169017791748
Geografio
Trairataj urboj Dinard:Q1226259
Trairataj baraĵlagoj Işıklı Gölü, Adıgüzel-baraĵod:Q1090380, Cindere-baraĵod:Q5120420
Alfluantoj
- Dekstraj Banaz Çayı
- Maldekstraj Çürüksu Çayı, Akçay, Çine Çayı
Fonto de Granda Meandro (Büyük Menderes) en Dinar
Fonto de Granda Meandro (Büyük Menderes) en Dinar
Map
Meandro
vdr
rigardo de Priene al la ebenaĵo de la Granda Meandro

La Meandro (de la greka nomo Μαίανδρος), nuntempe Granda Meandro (turke Büyük Menderes, tial nomita por diferencigo de la "Malgranda Meandro", la antikva rivero "Kaystros"), estas rivero en la okcidento de Malgrandazio (la nuntempa ŝtato Turkio), kiu pro la multaj intensaj kurbiĝoj eterniĝis en la vortoprovizo de multaj mondaj lingvoj (kun la signifo supre citita el PIV[2]). Kun 550 kilometroj da longeco ĝi estas la plej signifa rivero en la okcidento de Anatolio.

La rivero fontas en la montaro de la antigva regiono Frigio, pli-malpli duonvoje inter la provincaj ĉefurboj Uşak kaj Afyon. La du plej grandaj fontaj riveroj nomiĝas Banaz kaj Kufi, plia suda alfluo fontas apud la urbo Dinar. Post kunfluo norde de la urbo Denizli la Granda Meandro fluas okcidenten, al la direkto de la urbo Aydın, kaj proksime de la antikva urbo Mileto enfluas la Egean Maron.

En la marborda ebenaĵo, kiu depost la antikva greka-ionia epoko pro sedimentado vastiĝis je pluraj kilometroj, pli-malpli 15 kilometrojn norde kaj sude de la marenfluo viziteblas la ruinoj kaj temploj de la antikvaj urboj Priene kaj Didyma. Inter Söke kaj Aydın riveroborde situas la restoj de la antikva urbo Magnesia, proksime de Sultanhisar riveroborde la restoj de la antikva urbo Nysa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Большой Мендерес (ruse) — artikolo el la Granda Sovetia Enciklopedio.
  2. meandr/o. Unu el la serio da kurbiĝoj de rivero, de vojeto, de ornamaj linioj. meandri (ntr) (pp vojo) Serpentumi, hazarde vagadi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]