Medalo Copley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Medalo Copley
scienca premio • medalo
Nomita laŭ Sir Godfrey Copley, 2nd Baronet
Organizanto Reĝa Societo de Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Fondita en 1731
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
John Theophilus Desaguliers trifoje (1734, 1736 kaj 1741) gajnis la medalon, pli ol iu ajn alia individuo.
La angla horloĝisto John Harrison gajnis la medalon Copley en 1749.
La angla fizikisto John Canton gajnis en 1751. (Brita Nacia Portretgalerio)
La usona verkisto, eldonisto, inventisto kaj diplomato Benjamin Franklin, kiu gajnis en 1753. Gravuro: Roy C. Cooley
La angla optikisto John Dolland gajnis la medalon en 1758.
Henry Cavendish, kiuj partoprenis la 1766 medalon kun du aliaj sciencistoj.
David Allan faris ĉi tiun pentraĵon de Siro William Hamilton, kiuj gagnis la medalon Copley en 1770. (Brita Nacia Portretgalerio)
William Herschel, la eltrovinto de Urano, gajnis la medalon en 1781.
La itala fizikisto Alessandro Volta, kies nomo estas uzata omaĝe al li kiel mezurunuo de elektra tensio (la volto), gajnis la medalon en 1794.
La brita matematikisto kaj fizikisto Peter Barlow, kiu, ekseminte la unuan elektran motoron, gajnis la medalon Copley en 1825 kun François Arago.
Foto de la franca scientisto Louis Pasteur, pioniro de mikrobiologio, kiu gajnis la medalon en 1874 (Dibner biblioteko de la nacia muzeo pri la usona historio)
Foto de la germana fizikisto Max Planck, fondinto de la kvantuma fiziko, kiu gajnis la medalon Copley en 1929 (Germana federala arĥivo)

La medalo Copley estas premio kiun la Reĝa Societo de Londono pri la Plibonigo de Prinatura Scio donas por "elstaraj atingoj en esploroj en iu ajn filio de scienco, kaj alternas inter la fizikaj kaj la biologiaj sciencoj".[1] Aljuĝita ĉiun jaron, la medalo estas la plej malnova medalo kiun la Reĝa Societo ankoraŭ aljuĝas; ili unue donis la medalon de 1731 al Stephen Gray, kiu ricevis ĝin pro "siaj novaj elektraj eksperimentoj, kiel instigo al li por la pretemo kiun li ĉiam montris por komplezi la Societon per siaj eltrovoj kaj plibonigoj en ĉi tiu parto de la natura scio".[2]

Oni kreis la medalon post kiam Siro Godfrey Copley donacis £100 asignatan por fari eksperimentojn; dum kelkaj jaroj oni utiligis la kvantan interezon ĉitiucele.[3] La kondiĉoj por la medalo ŝanĝis plurfoje; ek 1736 ili degnis doni "medalon aŭ alian honoran premion" al la persono kiu desegnus "la plej bonan aprobitan eksperimenton." Ĉi tiu regulo daŭris ĝis 1831, kiam la Reĝa Societa Konsilio komencis elekti la personon kiu, ili opiniis, estis la plej meritanta esploristo por ricevi la medalon.[3]

En 1881 Siro Joseph William Copley faris duan donacon de £1666 13s. 4d. (2008-a valoro de $883,000),[4] kaj la socio elspezis la interezon por la monfrapo de la medalo.[3] Aktuale la medalo estas vermejla (de oraĵa arĝento); akompanas ĝin £5000 premio.[1]

Ekde sia iniciato, kelkaj eminentaj sciencistoj gajnis la premion, interalie 52 Nobel-premiaj gajnintoj: 17 pri fiziko, 21 pri fiziologio aŭ medicino, kaj 14 en kemio. Inter ili estas biokemisto Frederick Sanger, kiu gajnis la Copley Medalon en 1977 pro "distinga prilaboro en la kemia strukturo da proteinoj kaj studoj en la vicrivelado de nukleaj acidoj";[5] Li estas ankaŭ unu el kvar homoj kiuj gajnis multoblajn Nobel-premiojn; li gajnis la Nobel-premion pri kemio en 1958 kaj 1980. John Theophilus Desaguliers gajnis la medalon Copley la plej ofte, en 1734, 1736 kaj 1741.

Copley-premiitoj[redakti | redakti fonton]

La dek-oka jarcento[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1731-1740[redakti | redakti fonton]

  • 1731, Stephen Gray, "pro la novaj elektraj eksperimentoj, kiel instigo al li pro la pretemo kiun li ĉiam montras por obligi la Societon kun siaj eltrovoj kaj plibonigoj en ĉi tiu parto de naturscio."[6]
  • 1732, Stephen Gray, "pro la eksperimentoj kiujn li faris dum la jaro 1732."[6]
  • 1733, senpremia.
  • 1734, John Theophilus Desaguliers, "en pripensado de la kelkaj eksperimentoj demonstritaj antaŭ la Societo."[7]
  • 1735, senpremia.
  • 1736, John Theophilus Desaguliers, "pro la eksperimentoj faritaj dum la jaro."[7]
  • 1737, John Belchier, "pro la eksperimento montrantaj la propraĵon de rubiradika dieto en tinkturado de la ostoj de vivbestoj kun ruĝa koloro."[8]
  • 1738, James Valoué, "pro la inventaĵo de rammaŝino por propulsi la fostojn kaj fari fundamentojn por la starota ponto ĉe Westminster, la modelon pri kio li montris al la Societo."
  • 1739, Stephen Hales, "pro la eksperimentoj al la eltrovo de medikamentoj por solvigi la ŝtoneton [ galŝtonoj aŭ nepŝtonoj ], kaj antaŭ por konservigi viandon dum longa marvojaĝoj."[9]
  • 1740, Alexander Stuart, "pro la lekcioj rilate al muskola moviĝo, kaj por la diligentaj kaj penemaj servoj al la Societo."[10]

La jaroj 1741-1750[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1751-1760[redakti | redakti fonton]

  • 1751, John Canton, "pro komunikadi al la Societo, kaj elmontri antaŭ ili, sian interesan metodon fari artefaritajn magnetojn, uzante neniujn naturajn."[22]
  • 1752, Siro John Pringle, "pro la tre detalemaj kaj utilaj eksperimentoj kaj rimarkoj rilate al sepsaj kaj kontraŭsepsaj substancoj, kiujn li komunikadis al la Societo."[23]
  • 1753, Benjamin Franklin, "pro siaj diligentaj eksperimentoj kaj rimarkoj koncerne elektron."[24]
  • 1754, William Lewis, "pro la multaj eksperimentoj kiujn li faris pri plateno, kiu inkliniĝas al la eltrovo de la supereco de oro, kaj kiujn li tute kompletigus, se la manko de materialoj ne devigus lin ĉesigi siajn plurajn enketojn."[25]
  • 1755, John Huxham, "pro siaj multaj utilaj eksperimentoj rilate al antimono, pri kiujn li legis rakonton al la Societo."[26]
  • 1756, senpremia.
  • 1757, Lordo Charles Cavendish, "pro sia interesega kaj utila inventaĵo de konstruatajn termometrojn, montrantaj la plej grandajn gradojn de varmo kaj malvarmo respektive, kiu okazis iam ajn manke gvatanton."[17]
  • 1758, John Dollond, "pro siaj detalemaj eksperimentoj kaj eltrovoj koncerne la diversan refrakton de lumradioj, kiujn li komunikadis al la Societo."[27]
  • 1759, John Smeaton, "pro la zorgemaj eksperimentoj koncerne akvoradojn kaj ventmuelajn velojn, kiujn li komunikadis al la Societo, pro sia eksperimenta enketo pri la potencoj de akvo kaj vento en la rotacio de mueliloj."[28]
  • 1760, Benjamin Wilson, "pro la multaj interesaj eksperimentoj pri elektro, kiujn li komunikis al la Societo dum la jaro."[29]

La jaroj 1761-1770[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1771-1780[redakti | redakti fonton]

  • 1771, Matthew Raper, "Pro sia referaĵo, titolita Enketo pri la valoro de helena kaj roma mono."
  • 1772, Joseph Priestley, "Pro la multaj kaj utilaj eksperimentoj kiujn siaj rimarkoj enhavis."
  • 1773, John Walsh, "Pro sia referaĵo pri la torpedo."[33]
  • 1774, senpremia.
  • 1775, Nevil Maskelyne, "Agnoskanta la zorgajn kaj penigajn rimarkojn sur la pezoforta altiriĝo de montoj, faritan en Skotlando sur la Monto Schehallien."[34]
  • 1776, James Cook, "Pro la referaĵo kiu rakontas sian metodon konservi la sanon de Ŝia Moŝtina Ŝipo Resolution [ "la Rezolucio" ], dum ŝia lastatempa vojaĝo ĉirkaŭe de la mondo, kies komunikado al la Societo estis de tia graveco al la publika."[35]
  • 1777, John Mudge, "Pro sia valora referaĵo kiu enhavas direktojn fari la plej bona kunmetaĵo de la metaloj de reflektantaj teleskopoj; kune kun priskribanta la procezojn de grinĉi, poluri kaj doni la plej bonan spegulon en la vera parabola formo."
  • 1778, Charles Hutton, "Pro sia referaĵo, titolita La forto de eksplodiga nigra pulvo kaj la komenca rapido de kanonkuglegoj, kiujn li determinis per eksperimentoj."[36]
  • 1779, senpremia.
  • 1780, Samuel Vince, "Pro sia referaĵo, titolita Enketon pri la principoj de progresa kaj rotacia moviĝo, presita en la Filozofiaj Transakcioj."[37]

La jaroj 1781-1790[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1791-1800[redakti | redakti fonton]

La dek-naŭa jarcento[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1801-1810[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1811-1820[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1821-1830[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1831-1840[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1841-1850[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1851-1860[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1861-1870[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1871-1880[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1881-1890[redakti | redakti fonton]

La jaroj 1891-1900[redakti | redakti fonton]

La dudeka jarcento[redakti | redakti fonton]

La dudek-unua jarcento[redakti | redakti fonton]

La jaroj 2001-2010[redakti | redakti fonton]

  • 2001, Jacques Miller, "pro sia esploro pri la imuniga funkcio de timuso kaj T-limfocitoj, kiu revoluciis la sciencon de imunologio; la esploro de profesoro Miller malfermis la vojon por novaj metodoj por plibonigi reziston al infektoj, produktante novajn vakcinojn, plibonigante postvivadon post greftado, traktante autoimunecon, kaj eĉ persvadante la imunigan sistemon malakcepti kancerĉelojn".
  • 2002, John Anthony Pople, "pro sia disvolviĝo de komputadaj metodoj pri kvantuma ĥemio; lia laboro transformis priskriba teorio pri denseco en potencan teorian ilon por ĥemio, ĥemia fiziko kaj biologio" [50].
  • 2003, John Gurdon, "pro sia unika gamo de pioniraj malkovroj en la kampoj de ĉelo kaj kreskada biologio; li iniciatis la koncepton, laŭ kiu specialigitaj ĉeloj estas genetike ekvivalentaj kaj ke ili diferencas nur per la genoj kiuj ili esprimas, ne per la genoj kiuj ili enhavas, koncepto fundamenta por moderna biologio"
  • 2004, Harold Kroto, "en agnosko de liaj semaj kontribuojn por komprenigi la fundamentan dinamikon pri molekuloj de karbona ĉeno, kondukante al la detekto de tiuj specoj (polietinoj) en la interstela medio per radioastronomio, kaj de tie al la eko de nova erao en karbonoscienco"[51].
  • 2005, Paul Nurse, "pro siaj kontribuoj al ĉela biologio tutĝenerale, kaj al la klarigado de la kontrolo de ĉela dividado".
  • 2006, Stephen Hawking, "pro sia elstara kontribuo al teoria fiziko kaj teoria kosmologio"
  • 2007, Robert May, "pro sia semaj studoj pri interagoj ene kaj inter biologiaj loĝantaroj, kiuj reformis nian komprenon kiel specioj, kunularoj kaj ĉiuj ekosistemoj respondas al naturaj aŭ homaj misagitigoj.
  • 2008, Roger Penrose, "pro siaj belaj kaj originalaj enrigardoj pri multaj kampoj de matematiko kaj matematika fiziko; Siro Roger faris elstarajn kontribuojn al ĝenerala relativeca teorio kaj kosmologio, plej notinde pro sia laboro sur nigraj truoj kaj la praeksplodo".
  • 2009, Martin Evans, "pro sia laboro sema pri embriaj tigaj ĉeloj de musoj, kiu revoluciis la kampon de genetiko".
  • 2010, David Cox, "pro sia semaj kontribuoj al la teorio kaj la aplikoj de statistiko[52].
  • 2010: Tomas Lindahl, "pro sia semaj kontribuoj al la kompreno de la bioĥemio de DNA riparo".

La jaroj 2011-2020[redakti | redakti fonton]

2013 Andre Geim "Pro laj multaj sciencaj kontribuoj kaj precipe al lia pionira esplorado en la kampo de dudimensia atomkristaloj kaj iliaj artefaritaj heterostrukturoj, kiel la grafena folio." __
2014 Alec Jeffreys "Pro lia pionira esplorado pri ŝanĝoj kaj mutacioj en la homa genaro." [53]
2015 Peter Higgs "Pro lia proponita teorio de spontanea simetria rompiĝo de la malforta elektroforto kiu klarigas la fonton de la maso de elementaj partikloj, kiu estis eksperimente kontrolita en la LHC-akcelilo ĉe CERN." [54]
2016 Richard Henderson "Pro lia revolucia kontribuo al la disvolviĝo de elektrona mikroskopio de biologiaj materialoj, kiu ebligis la studon de ilia atoma strukturo." [55]
2017 Andrew Wiles "Pro la bela kaj neatendita pruvo de la Lasta teoremo de Fermat, kiu estas unu el la plej gravaj matematikaj atingoj de la 20-a jarcento" [56]
2018 Jeffrey I. Gordon "Pro lia kontribuo al komprenado de la rolo de la intestaj mikrobaroj en homa sano kaj malsano" [57]
2019 John B. Goodenough "En rekono de lia elstara kontribuo al la scienco kaj teknologio de materialoj, inkluzive de lia eltrovaĵo kiu kondukis al reŝargeblaj litiobaterioj. [57]
2020 Alan Fersht "Li evoluigis kaj aplikis la metodojn de proteininĝenieristiko por disponigi priskribojn de proteinfaldpadoj ĉe atomaj rezolucioj, revoluciigante nian komprenon de tiuj procezoj." [58]
2021 Jocelyn Bell Burnell "Por ŝia laboro pri la malkovro de pulsaroj, unu el la grandaj astronomiaj malkovroj de la 20-a jarcento." [59]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "The Copley Medal (1731)", La Reĝa Societo.
  2. "Copley archive winners, 1799 – 1731", La Reĝa Societo.
  3. 3,0 3,1 3,2 "Copley Medal" Arkivigite je 2013-05-05 per la retarkivo Wayback Machine, Universitato St. Andrews.
  4. Measuring Worth Arkivigite je 2009-11-24 per la retarkivo Wayback Machine, Purchasing Power of British Pound from 1264 to Present (Brita punda aĉetpovo de 1264 ĝis prezentan tempon).
  5. Copley recent winners: 1900 – present, La Reĝa Societo.
  6. 6,0 6,1 "Gray, Stephen" Arkivigite je 2014-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Dictionary of National Biography (Vortaro de Nacia Biografio, DNB) artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  7. 7,0 7,1 "Desaguliers, John Theophilus"[rompita ligilo] DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004. (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  8. "Belchier, John" Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  9. "Hales, Stephen"[rompita ligilo] DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  10. "Stuart, Alexander" Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004. (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  11. "Middleton, Christopher"[rompita ligilo] DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  12. Abraham Trembley, Mémoires pour servir a l'histoire d'un genre de polypes d'eau douce, à bras en forme de cornes ("Memoraĵoj provizantaj priskribon de genro de riverpolipoj, kun kornformitaj brakoj"), Leiden: 1744, Jean & Herman Verbeek. Aliris 2010-12-21.
  13. Employment for the microscope ("Utiligado de la mikroskopo"), 1753: London. p. 192. Aliris 2010-12-21.
  14. "Baker, Henry"[rompita ligilo] DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004. (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  15. "Watson, Sir William"[rompita ligilo] DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  16. Biografio de Robins Arkivigite je 2013-06-21 per la retarkivo Wayback Machine, Universitato St. Andrews. Aliris 2009-01-29.
  17. 17,0 17,1 Christa Jungnickel kaj Russell McCormmach, Cavendish, Memoirs of the American Philosophical Society, Philadelphia: 1996, Vol. 220, p. 71. ISBN 0-87169-220-1. Aliris 2009-01-29.
  18. "Molecular Expressions: Science, Optics and You – Timeline – James Bradley" ("Molekulaj esprimoj: scienco, optiko kaj vi - kronologia friso"). Florida Ŝtata Universitato. Aliris 2009-01-29.
  19. Christa Jungnickel kaj Russell McCormmach, Cavendish, Memoirs of the American Philosophical Society, Philadelphia: 1996, Vol. 220, p. 99. ISBN 0-87169-220-1. Aliris 2009-01-29.
  20. George Edwards, A natural history of birds London: 1747. Aliris 2010-12-21.
  21. "RCP Heritage – George Edwards", Reĝa Kolegio de Kuracistoj. Aliris 2009-01-29.]
  22. 22,0 22,1 Christa Jungnickel kaj Russell McCormmach, Cavendish, Memoirs of the American Philosophical Society, Philadelphia: 1996, Vol. 220, p. 71. ISBN 0-87169-220-1. Aliris 2009-01-29.
  23. "Pringle, Sir John" Arkivigite je 2015-10-18 per la retarkivo Wayback Machine DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  24. Biografio de Franklin Arkivigite je 2013-04-05 per la retarkivo Wayback Machine, Universitato St. Andrews. Aliris 2009-01-29.
  25. Science and Technology in the Industrial Revolution, Manchester University Press, 1969. Aliris 2009-01-29.
  26. "Hŭham, John"[rompita ligilo] DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  27. "Dollond family"[rompita ligilo] DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-02-15.
  28. John Smeaton, Engineering Timelines ("Inĝenier-artaj kronologiaj frisoj"). Aliris 2009-01-29.
  29. "Wilson, Benjamin" Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  30. London people, Brita Societo pri la Historio de Matematiko. Aliris 2009-02-06.
  31. Ellis, John (c 1710–1776) Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine, Reĝa Kolegio de Kirurgoj de Anglujo. Aliris 2009-01-29
  32. "Woulfe, Peter"[rompita ligilo] DNB artikolo, Oxford Univ. Press, 2004 (bezonas abonon). Aliris 2009-01-29.
  33. David Nash Ford, "Lieut-Col. John Walsh (1726–1795)", Royal Berkshire History: Biographies, 2004. Aliris 2009-01-29.
  34. Maskelyne biografio Arkivigite je 2013-11-12 per la retarkivo Wayback Machine, Universitato St. Andrews. Aliris 2009-01-29.
  35. Stephen Hawking wins Copley Medal Arkivigite je 2008-12-05 per la retarkivo Wayback Machine. Trinity College (Kembriĝo). Aliris 2009-02-07.
  36. Hutton summary Arkivigite je 2013-06-21 per la retarkivo Wayback Machine, Universitato St. Andrews. Aliris 2009-01-29.
  37. Diĝitaj Kolektoj - Manuskriptoj, Paroladoj al la Reĝa Societo, Londono — la unua post sia nomumado prezidi, kaj sekvaj paroladoj por prezentadi la medalon Copley, 1778–1796. Nacia Biblioteko de Aŭstralio. Aliris 2009-01-29.
  38. Friedrich William Herschel, Florida Ŝtata Universitato. Aliris 2009-02-07.
  39. Waring summary. University of St Andrews. Alirita 2009-01-29.
  40. William Roy. Electric Scotland. Alirita 2009-01-29.
  41. John Hunter: ‘Founder of Scientific Surgery’(Fondinto de scienca ĥirurgio) – HemOnc Today. HemOnc Today. Alirita 2009-02-08.
  42. Oxford DNB article:Blagden, Charles (subscription needed). Oxford University Press. Alirita 2009-01-29.
  43. Oxford DNB article:Morgan, William (subscription needed). Oxford University Press. Alirita 2009-01-29.
  44. http://royalsociety.org/awards/copley-medal/ Royal Society - Copley Medal 2011
  45. Oxford DNB article: Thompson, Sir Benjamin (subscription needed). Oxford University Press (2004). Alirita 2009-02-08.
  46. Ramsden summary. University of St Andrews. Alirita 2009-01-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-04. Alirita 2012-09-08.
  47. Attwood summary. University of St Andrews. Alirita 2009-01-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-05. Alirita 2012-09-08.
  48. Oxford DNB article:Hatchett, Charles (subscription needed). Oxford University Press (2004). Alirita 2009-01-29.
  49. British Society for the History of Mathematics. University of Warwick. Alirita 2009-01-29.
  50. Obituary: John A. Pople. The Observer. Alirita 2009-02-15.
  51. FSU highlights. Florida Ŝtata Universitato. Alirita 2009-02-15.
  52. 52,0 52,1 Two medals were awarded to celebrate the Society's 350th anniversary (Du medaloj estis atribuitaj por celebri la 350-an datrevenon de la Reĝa Societo): Recent award winners 2010 (Premiitoj en 2010). The Royal Society (Reĝa Societo).
  53. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-05-16. Alirita 2022-06-30.
  54. https://royalsociety.org/people/peter-higgs-11615/
  55. https://royalsociety.org/people/richard-henderson-11607/
  56. https://royalsociety.org/people/andrew-wiles-12529/
  57. 57,0 57,1 https://royalsociety.org/grants-schemes-awards/awards/copley-medal/
  58. https://royalsociety.org/news/2020/08/Medals-and-awards-winners-2020/
  59. https://royalsociety.org/news/2021/08/medals-awards-2021/