Medellín-Kartelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Medellín-kartelo estis krim-organizaĵo en Medellín, Kolombio, kiu regis la kokaino-merkaton en la 1980-aj ĝis meze de la 1990-aj jaroj.

Ĝi estis komence pli malgranda ol la konkurenca Cali-kartelo, sed rapide pligrandiĝis kaj fifamiĝis pro la ekstrema brutaleco de sia ĉefo Pablo Escobar. Post lia morto kolapsis la drogoimperio.